Piedpilkistoj helpas la klimaton

Piedpilkado estas la plej populara sporto en la mondo. Ĝi havas pli ol kvar miliardojn da ŝatantoj. FIFA, la internacia organizaĵo, kiu regas piedpilkadon, havas teamojn en pli ol 200 landoj. Nun la piedpilkaj teamoj esperas uzi sian popularecon por kontraŭbatali klimatan ŝanĝiĝon.

Ĉie en Eŭropo, piedpilkaj stadionoj laboras por neŭtraligi sian ellasadon de karbondioksido. Por atingi tion, ili uzas diversajn sistemojn: ekzemple estas brita stadiono, kie oni vendas senviandajn manĝajojn kaj trinkaĵojn en reuzeblaj tasoj, estas senakvaj urinejoj, LED-ampoloj (tia ampolo uzas tre malmultan energion), kaj oni celas tute ne produkti forĵetaĵojn. Itala teamo plantas po 200 arboj pro ĉiu golo, kiun ĝi trafas.

Sed ne sufiĉas nur “verda” stadiono por malpliigi la ellasadon de karbondioksido. Pli serioza problemo estas la fakto, ke miloj da homoj veturas al la matĉoj per aŭto. Esploro en 2019 pri piedpilkaj kluboj en Anglujo montris, ke 61% de ilia ellasado de karbondioksido estas kaŭzata de ŝatantoj veturantaj al kaj de la stadionoj. Por konvinki ŝatantojn ne veni per aŭtomobilo, iuj teamoj proponas senpagan publikan transporton al ĉiu, kiu aĉetis bileton por matĉo, dum lokaj fervojaj kompanioj pliigas la nombron de trajnoj dum ludotagoj, kaj stadionoj aldonis pli da lokoj por bicikloj.

Ajax, la Amsterdama piedpilka teamo, donas brilan ekzemplon, montrante kiel eblas malpliigi la ellasadon de karbondioksido. Ĝi metis 4200 sun-panelojn sur la tegmenton de sia stadiono. Ili produktas pli da elektro ol oni bezonas. La troa energio estas sendata al la nacia elektra reto de la lando. Oni manĝigas kaprojn per la herbo-tondaĵoj de ĝia ludkampo, dum ĉe la stadiono oni vendas fromaĝojn faritajn per la lakto de la kaprinoj.

La piedpilkaj teamoj uzas multajn diversajn rimedojn por malpliigi la ellasadon de karbondioksido. Tamen ili bezonas la subtenon de la ŝatantoj por efiki en la longa daŭro. Nova konkurso kun la nomo Cup26 estas maniero por kuraĝigi ŝatantojn kunludi. Ĉiufoje kiam ŝatanto plenumas agadon, kiu helpas la klimaton, tiu homo gajnas “golon” por sia teamo.

Kun kvar miliardoj da ŝatantoj tra la mondo, imagu la efikon, kiun piedpilkado povus havi en la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

Fonto: https://www.positive.news/lifestyle/sport/climate-crisis-the-football-clubs-making-net-zero-more-competitive/

Myrtis Smith

Piedpilkistoj helpas la klimaton
Rolar para o topo