La parolantoj de Esperanto havas propran grup-kulturon kun siaj simboloj (la verda stelo, la flago, la himno), kaj eĉ komunaj festoj. Unu el la eroj de tiu kulturo estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917), la kreinto de Esperanto. Lia naskiĝtago, la 15-a de decembro, estas la plej vaste festata dato en Esperantujo.
La tradicio komenciĝis jam en la 1920-aj jaroj, kiam laŭ propono de diversaj aktivuloj (interalie Julio Baghy kaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro estis elektita kiel Esperanta festotago.
En tiu tago, aŭ en alia konvena tago de la sama semajno, esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhof-tago al Kristnasko en multaj landoj instigas la kunvenintojn interŝanĝi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri Zamenhof.
Dum la longa historio de la movado ĝi ricevis ankaŭ aliajn nomojn kaj emfazojn: Tago de la Esperanto-libro kaj Tago de la Esperanto-kulturo. Tial Esperanto-organizaĵoj, kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago, ofte aldonas al la programo libro-recenzojn aŭ deklamadon de poemoj, aŭ anoncas publikigon de nova libro. Unuopuloj povas decidi aĉeti aŭ eklegi novan libron aŭ laŭ simila maniero festi la Esperanto-literaturon en tiu tago.
Almenaŭ en Eŭropo la festo havas karakteron de intima interesperantista festo en loka klubo. Provoj ŝanĝi ĝian karakteron al evento direktita eksteren, kun la celo trafi la intereson de la neesperantista publiko, kutime ne estas tre sukcesaj. Tamen en kelkaj okazoj, ekzemple la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof en 2009, estis aranĝitaj pluraj publikaj eventoj. Tiutage la urbestraro de Bjalistoko inaŭguris novan Zamenhof-centron, kaj en Novjorko okazis simpozio honore al Zamenhof kun prelegoj de Arika Okrent, Humphrey Tonkin kaj aliaj universitatanoj. La serĉilo Google ornamis tiutage sian emblemon per la Esperanto-flago honore al la okazo, kio instigis proksimume 2 milionojn da personoj alklaki ĝin kaj legi artikolojn en Vikipedio pri Zamenhof aŭ pri Esperanto.
Ĉi-jare UEA instigas la esperantistojn festi Zamenhof-tagon kaj kolektas ĉiujn informojn pri la okazontaj festoj en Eventa Servo, la reta informejo pri Esperantaj aranĝoj.
Renato Corsetti