———- Forwarded message ———-
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-08-31 23:21 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-08-31 23:21 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana
2015-08-30, dim
Komentario: Marko 6:1-23 … La rifughintoj, tragedio antau chies okuloj; pri la beatproklamo en Libano de la sirokatolika episkopo kaj martiro Flaviano Mikaelo Melki (1858-1915); La danghero taksi sin bona nur pro la observo de reguloj (kp. Marko 6:1-23); nova tvitera mesagho … Movadaj informoj: estas publikigitaj tekstoj pri la Nigra Madono de Czestochowa; forpasis Hansjoerg Kindler au "Trixini" (fragmento de intervjuo).
2015-08-27
Proksima Oriento: Flaviano Mikaelo Melki (1858-1915), episkopo kaj martiro, estos beatproklamita en Libano – biografieto; Romo: germanaj episkopoj kaj rabenoj vizitos la sinagogon de Romo; Okcidenta Europo: nova tragedio de la enmigrado en Europon – la migrantoj daure alfluas el Libio kaj al Hungario – propono de la Europa Komisiono; Europa Kortumo pri Homaj Rajtoj: jugho pri la esploro per homaj embrioj en Italio; Libio: intertraktoj chesis inter Tripolo kaj Tobruk; Nigherio: manifestacio memore al la forkaptitaj lernantinoj; Sud-Sudano: kiel longe povas dauri la pacakordo?; Srilanko: nova chefministro atendas la subtenon de religiestroj por paco en la lando; Usono: la lando pridemandas sin pri la tragedioj kauzitaj de armiloj.
2015-08-26, mer
Jughisto au tenera patro: familia preghado kaj la maniero lau kiu ni perceptas Dion; pri la venonta monda tago de preghado pri la prizorgo por la kreajharo … Elkorajn bondezirojn pro la sesdekjarigho de la Agado de Sankta Jakobo kiu arigas la hebrelingvajn katolikojn de Israelo; mono kolektita che la Ekspozicio Milano 2015 helpos rifughintojn en Jordanio; nova tvitera mesagho … Migrantoj: du mil limgardistoj patrolos la hungaran landlimon por bloki migrantojn – la Europa Komisiono disponigis monon por helpi Serbion kaj Makedonion rilate al la migrantoj enfluintaj tie; Sud-Sudano: subskribo de pacakordo inter la ribeluloj kaj la registaro; Jemeno: nova ekflagro de la interna milito; Sieraleono: finighis la ebola-epidemio; Usono: espereto pri la nuligo de la mortopuno.
Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org
Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va La plej nova elsendo: Laux peto kaj podkasto – Radio (maldekstre de Video) – Search Podcast – Select: Esperanto – Search
—
IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/
Twitter: @MiaAmiko
Elsendoj de Radio Vatikana