Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio
Estis aŭtuno, el arboj jam falis folioj, trista tero vualis sin en densa nebulo. Mia kolegino aŭdis novan belsonan lingvon en la radio. Mi ne intencis aŭskulti ion novan, sufiĉas bona libro en nia bona patrina lingvo. Sed ŝi aldonis: oni povas senpage aliĝi al kursoj en la urba kulturdomo. Ĉu ni? Aŭskultante tion tutan tagon, finfine mi konsentis iri en kulturdomon kaj interkonatiĝi kun tiu fenomeno.
Scivole mi venis kaj mia kolegino ne. Ne gravas, mi povas elteni la unuan horon kaj decidi, ĉu daŭrigi aŭ ne. Tion partoprenis junulinoj, laborantaj en la teksejo. Nia instruisto ĝojis kaj kantis kelkajn kantojn en Esperanto. Venonte ni renkontiĝos en edukpensiono proksime de mia domo. Konsentite. Mi daŭrigos, ĉar la kurso estas senpaga kaj ĝi okazas proksime de mi.
Post unu semajno mi venis en edukpensionon, sed post la leciono la estrino de tiu domo ne plu permesis al mi ĉeesti, ĉar mi ne kuŝas en pensiono kaj ilia regulo ne permesas tion. Bonege, mi povas fini la kurson, ĉar troviĝis obstakloj. Sed – kiam iu malpermesas al mi ion kaj mi ne sentas tion ĝusta – mi serĉas defendi min.
En nia lando feliĉe estas bonaj informoj facile atingeblaj: la kurso povas esti koresponda. Kia ideo! Al mi plaĉas ricevi leterojn! Mi kuraĝis skribi la unuan taskon, kiu revenis korektita el Brno, 200 km for de mi. Tiu bela tempo de leteroj daŭris nur kelkajn monatojn kaj la kurso finiĝis.
Rapide pasis la temp‘! Mi emeritiĝis kaj amuziĝis serĉante en interreto konatajn lingvojn – kaj mi rememoris tiun homon el Brno, al kiu mi antaŭ 25 jaroj sendis miajn taskojn. Mi diris al mi: Ĉu li ankoraŭ vivas? Eble li jam havas barbon falintan ĝis la tero. Kiel mi trovos ĝin?
Aliĝis mi tuj en interreton. Ĉu oni konas nian internacian lingvon? Mi serĉis kaj trovis ne nur abundajn informojn sed ankaŭ 200 fotojn de la homo, kiu tiel tiam gvidis min al mia vivcelo, kiu restis en la subkonscio.
Ne nur la instruisto interesis min, sed ankaŭ la afero de traduko de poemo de fama poeto, kiu adiaŭis sin tiel kun nia urbo kiel studanto. Tiu poemo, uzanta nun dum solena abiturientiĝo. Mia profesoro de latina lingvo promesis traduki ĝin.
Tamen li ne sukcesis. Domaĝe, la poemo tiel tuŝas studentajn korojn dum adiaŭo kun lernejo. La tasko elstaras: trovi iun, kiu sukcesos. Kaj mi trovis – spertan tradukiston kaj poeton. La ŝatata poemo belsonas eĉ en Esperanto.
O kej, nun mi bone scias, ke mia tasko daŭras, kvankam estas homoj kiuj ĵetas bastonojn en la radon, kvankam ne ĉio glatas, mi ne laciĝas, registris la voĉon en retradion kaj kunlaboras voĉregistrante artikolojn de revuoj ne nur por blinduloj. Pro belsona lingvo mi taskigas min.
Kial mi faras ĉion ĉi