Jam unu ĝis kvin tagojn aĝaj beboj povas ekkoni regulojn en sonsinsekvoj. Per tio estas aktivigataj en la cerbo retaroj kiuj kompetentas por la disvolviĝo de la parolkapablo. Ke tiu kapablo estas denaska, tion oni jam delonge estis supozinta – esplorista teamo kun partopreno de la universitato de Vieno nun alportis la pruvon.
La homo naskiĝas kun jam alte disvolviĝintaj aŭdaj kapabloj. Tion montras unufoje pli lingvistino de la universitato de Vieno kun partopreno de gekolegoj el Zuriĥo kaj Tokio en faka ĵurnalo. Laŭ tio jam novnaskitoj povas ekkoni sonsinsekvojn kun nenajbaraj signaloj kiuj – kiel en la lingvo – sekvas regulojn. Tiaj kompleksaj akustikaj skemoj verŝajne frue aktivigas parolrilatajn retarojn en la cerbo.
Diversaj studaĵoj montris la impresajn kapablojn de beboj en la aŭda kampo. Ili povas lerni sinsekvajn sonojn aŭ silabojn. Ekde kvin monatoj ili kapablas identigi regulojn en kompleksaj sonsinsekvoj. Tio estas aparte signifa por la akiro de lingvo, ĉar reguloj por nenajbaraj akustikaj elementoj ebligas sencohavajn kunnodiĝojn tra certa distanco. Tiel eblas formi kompleksajn kaj hierarkiajn frazostrukturojn.
Kiel ekzemplon montras la lingvistino en Vieno la frazon “Mi scias ke vi ne faris la hejmtaskon”. En tiu frazo aperas la pronomo “vi” kaj la gramatika finaĵo “-as” en rilato unu al la alia.
Estis laŭ ŝi multaj indikoj ke estas denaska la kapablo ekkoni tiajn regulojn inter nenajbaraj akustikaj signaloj – egale ĉu kiel sonsinsekvon aŭ en formo de parolado. La decida pruvo por tio ĝis nun mankis. Ŝi nun kune kun teamo de la universitato de Zuriĥo kaj de Tokio observis helpe de nano-infraruĝa spektrografio la cerban aktivecon de novnaskitoj kaj de ses monatojn aĝaj beboj ĉe la aŭskultado de kompleksaj sonsinsekvoj.
Al la unu ĝis kvin tagojn aĝaj infanoj estis aŭdigataj dum ses minutoj specialaj sonsinsekvoj. En la sekvencoj estis kunnodita ĉiam unu unua tono kun nenajbara tria tono. Post tio la beboj aŭdis sonsekvencojn kun la sama skemo, nur en alia sonalteco. La sonsinsekvo ĉe tio estis korekta aŭ ĝi enhavis malĝustaĵojn en la sinsekvo.
La cerba aktiveco de la novnaskitoj montris post mallonga lernofazo signifajn diferencojn inter korektaj kaj malkorektaj sonsekvencoj en la maldekstra areo de la antaŭfrunta kortekso. La cerbo do povas ekkoni la diferencojn kaj povas dekomence reagi pri kompleksaj skemoj kiel parola lingvo.
Kiel forte la malantaŭ la frunto situanta antaŭfrunta kortekso reagis, tio kunrilatis kun la aktivigo de retaroj en la maldekstra cerboduono. Tiuj regionoj kompetentas por la prilaborado de parola lingvo.
La esploristoj konkludas el tio, ke kompleksaj sonsinsekvoj dekomence aktivigas lingvorilatajn retarojn kiuj dum la unuaj vivomonatoj stabiliĝas kaj reagas pli specife. “La kunretigado de cerbaj areoj dum la lernprocezo indikas, ke fruaj lernospertoj povus esti decidaj por la formiĝo de retaroj kiuj pli poste subtenas la prilaboradon de akustikaj skemoj”, diras la lingvistino.
La novaj ekkonoj pri la signifo de kompleksaj mediaj signaloj por la disvolviĝo de la cerbo estas precipe tiam signifaj, se gravaj signaloj mankas aŭ ne povas esti bone prilaborataj, ekzemple ĉe frunaskitoj. Ĉar evidente ankaŭ nelingvaj akustikaj signaloj povas alparoli parolsignifajn retarojn en la cerbo, tial povas malfermiĝi ankaŭ eblecoj por frua akcelado de la parolkapablo, ekzemple per muziko.
Novnaskitaj ekkonas kompleksajn sonsinsekvojn