La tandemo trisidloka

Tiun ĉi poemon de Bertram Potts produktis Luiza Carol el Israelo
Ilustraĵo de William B. JENKS, dorsa kovrilo de la poemaro “NI VAGU KUNE!”
Bertram POTTS 
LA TANDEMO TRISIDLOKA 
Ĉu vi aŭdis la rakonton pri la hundo kaj la kato
kaj la bovo – tri feliĉaj kamaradoj?
Ili ĝuis en vesperoj ludi kartojn sur la mato
kun muziko kaj kun dolĉaj serenadoj.
Nur la tagoj ilin tedis ĝis tandemo trisidloka
en butiko sin prezentis plaĉaspekte.
Ili kune ĝin aĉetis – grandevento vivepoka! –
kaj rajdadis ĝin senĝene kaj perfekte.
Ili ciklis bonekzemple kaj neniam ajn freneze
kaj kunkantis bleke, boje kaj miaŭe,
kaj la kato stiris kape kaj la hundo sidis meze –
kun la bovo, kompreneble, malantaŭe.

Ili ofte ekveturis en la kokorika horo,
por viziti malproksimajn famajn lokojn;
unu fojon ili falis kaj rerajdis kun doloro
kaj rikoltis ridojn kaj rikanajn mokojn!
Trans montetojn kaj laŭ valoj, tra urbetoj kaj vilaĝoj
ili kun plezuro promenadis glate;
ili ĝuis la ekzercon kaj ŝanĝiĝon de pejzaĝoj
kaj pedalis kun prestiĝo piŝtobate.
Ili kampis en somero (kaj ne ŝarĝis sin tro peze)
ĉe rivero aŭ arbaro aŭ ĉirkaŭe,
kaj la kato stiris kape kaj la hundo sidis meze –
kun la bovo, kompreneble malantaŭe.

Sed la bremsoj sur monteto unu tagon ne funkciis
kaj, ne haltigeblaj kiel Niagaro,
ili pli kaj pli rapidis kaj avertojn laŭte kriis,
antaŭ ol pafiĝi mezen de bazaro.
Konfuziĝo regis ĉie kun bruego kaj protestoj –
standoj disflugadis bombe kaj impete;
homoj junaj kaj maljunaj, birdoj, bestoj, korboj, kestoj
renversiĝis kiel kegloj unuĵete.
Fosto blokis la tandemon kaj la trio tra l’ aero
sagis kun flirtantaj kruroj adiaŭe –
kaj la kato kaj la hundo truniĝadis kun espereo –
kun la bovo, kompreneble, malantaŭe.

Ili surteriĝis – pum! – kun dolora embaraso
kaj standistoj kaj klientoj pundezire
restariĝis furioze. Komenciĝis granda ĉaso
kaj la trio preskaŭ flugis onidire.
Ili novan trisidulon serĉis kaj tre baldaŭ havis
la plej lastan, por ĝuadi, kiam sune,
kaj ankoraŭ unu fojon la rajdado ilin ravis –
ili blekis, bojis kaj miaŭis kune.
Ili ridis kaj kondutis ĉiam bone kaj kompleze,
ĉu la vento blovis milde aŭ kontraŭe,
kaj la kato stiris kape kaj la hundo sidis meze –
kun la bovo, kompreneble, malantaŭe.

* El la porinfana poemaro “NI VAGU KUNE!” de Bertram POTTS,
eldonejo FONTO 2009, Chapecó SC


=================
 

La tandemo trisidloka
Rolar para o topo