Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Ĉu vi ŝatus vivi longan vivon?
Jes, plej multaj homoj respondus jese al ĉi tiu naiva demando.
Ĉu vi ŝatus atingi la aĝon de “supercentjarulo”?
Nun eble la respondoj ne estus tiel multenombraj.
“Supercentjaruloj” estas homoj, kiuj atingis la aĝon de 110 jaroj. Laŭ Grupo de Gerontologiaj Esploroj, faka asocio en Usono, ekzistas malpli ol 300 homoj en tiu aĝo en la tuta mondo, kaj 54 el tiuj homoj estas monitorataj de sciencistoj. En ĉi tiu laste menciita grupo, troviĝas nur unu viro, kaj li estas la malplej aĝa. Laŭ tiuj esploristoj, virinoj mezume vivas pli longe ol viroj, pro la jenaj faktoroj:
- biologiaj diferencoj;
- kondutaj faktoroj;
- vivstilo kaj sociaj faktoroj;
- atingebleco de kronikaj malsanoj;
- evoluo-teorioj.
Eble kondutaj faktoroj estas gravaj. Viroj pli ofte implikiĝas en riskajn agojn ol virinoj, kaj estas pli probable, ke viroj pro tio suferas pli da akcidentoj. Aliflanke, virinoj pli bone zorgas pri sia sano kaj pli facile apogiĝas al grupoj. Tamen, ankoraŭ validas por sano la rekomendo pri korpekzercoj, akvotrinkado, sana manĝo kaj evitado de sukero, graso, tabako, drogaĉoj kaj alkoholo.
Genetikaj faktoroj eble influas tion: virinoj havas du X-kromosomojn, viroj havas unu; Se unu X-kromosomo prezentas malbonan mutacion, tiam la alia povas tion kompensi, kaj tio malpliigas genetikajn riskojn. Ĉi tiu klarigo estas ankoraŭ nur spekulativa, sed ankaŭ inter nehomaj mamuloj oni observas, ke inoj vivas pli longe, kio aspektas kiel genetika avantaĝo.
La kvanto da supercentjaruloj probable estas pli granda ol menciite ĉi-supre. Tion kaŭzas la problemoj en kontrolado de dokumentoj, kiuj povas postuli longan tempon. Multaj dokumentoj ne estas fidindaj aŭ entute ne estas ĝustaj.
Kurioze, ke en Hindujo (Barato), la plej multenombre loĝata lando en la mondo, ne ekzistas 110-jarulo listigita oficiale. Studemuloj opinias, ke tiu foresto okazas pro manko de informoj, ne pro manko de tiaj personoj.
Nuntempe, la plej aĝa homo en la mondo estas japanino Tomiko Itooka, 116-jara. Inter ŝiaj kutimoj estis grimpado sur montaroj. En la dua loko, la brazilanino Inah Canabarro Lucas, ankaŭ 116-jara, katolika monaĥino, eksinstruistino pri la portugala lingvo kaj matematiko.
Super-centjaruloj: La aĝoĉampionoj