Rusaj hakistoj atakas Monaton

Dum la lasta semajno rusiaj hakistoj atakas plurajn retejojn en Belgio. Inter tiuj troviĝas ankaŭ la retejo de la magazino Monato, kiu en la lastaj tagoj estis nur intermite alirebla. Monato aperigis kritikajn artikolojn pri la rusia invado de Ukrainio.

En Monato plurfoje aperis kritikaj artikoloj pri la milito de Rusio en Ukrainio.

Laŭ Paul Peeraerts, multjara kunlaboranto kaj ĉefredaktoro de Monato, la belgia ŝtata aŭtoritato pri reta sekureco telefone kontaktis la respondeculojn vendrede matene, atentigis pri la okazanta atako, kaj promesis poste doni pliajn informojn.

Krom la retejo Monato estis trafitaj kelkaj aliaj retejoj de amaskomunikiloj, sed ankaŭ ekzemple la retejoj de la flandria parlamento, la asocio por protektado de aŭtoraj rajtoj kaj la presista asocio.

– Ŝajne tio okazas nun en Belgio, eble ĉar ni ĵus liveris armilojn al Ukrainio. Laŭ la lastaj novaĵoj temas pri grupo kun la nomo NoName057. En ilia Telegramkanalo troviĝas: ni plu sendos DDoS-salutojn al Belgio.

Similaj atakoj okazis pli frue en aliaj landoj, kiuj subtenas Ukrainion en la milito.

La angla mallongigo DDoS signifas “distributed denial of service”, en Esperanto foje nomata ”sufoka atako”. En la praktiko tia atako signifas, ke multaj komputiloj samtempe sendas grandan kvanton da petoj al la atakata servilo, kiu tiel estas superŝarĝata kaj iĝas neatingebla. Ofte la komputiloj, kiuj estas uzataj por la atako, estas kaperitaj sen scio de la posedantoj.

Paul Peeraerts, ĉefredaktoro de Monato.

DDoS-atakoj estas relative primitivaj kaj sendanĝeraj. Por organizi tian atakon ne estas postulataj grandaj scioj, kaj la enhavo de la atakataj serviloj ne estas difektita. Post la fino de la atako ĉio denove funkcias normale.

La apero de esperantlingva gazeto en la listo de la atakatoj tamen estis tiom surpriza, ke Monato eĉ estis menciata en la radiaj novaĵoj, rakontas Paul Peeraerts.

– La fakto, ke oni atakis multajn grandajn asociojn kaj entreprenojn, kaj inter ili nur unu malgrandan, nome nin, estas almenaŭ stranga.

En Monato post la komenco de la milito en Ukrainio aperis pluraj kritikaj artikoloj pri la atako de Rusio, sed ne evidentas, ĉu iu el tiuj instigis la atakon. Ajnakaze ne facilas imagi, ke ĝuste Monato estus elektita kiel atakcelo sen konsilo de iu esperantisto.

En dimanĉo okazas en Belgio lokaj elektoj. Laŭ la aŭtoritatoj la retaj atakoj neniel minacas la voĉdonadon, ĉar la balota sistemo havas nenian kontakton kun interreto.

Laŭ Paul Peeraerts la kvanto de la atakoj malpliiĝis dum sabato.

– Do, espereble baldaŭ la situacio normaliĝos.

Rusaj hakistoj atakas Monaton
Rolar para o topo