350 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

La Esperanta Vikipedio en mardo atingis la kvanton de 350 000 artikoloj. Ĝi nun estas sur la 36-a loko el 326 en la listo de diverslingvaj Vikipedioj. La kvanto de artikoloj estas pli granda ol ekzemple en la dana, sed multaj esperantistoj trovas la kvaliton nekontentiga.

 

La Esperanta Vikipedio estiĝis en novembro 2001, malpli ol jaron post la apero de la unua, anglalingva Vikipedio. Post dek jaroj en la Esperanta Vikipedio estis 140 000 artikoloj, kaj en julio 2021 aperis la 300 000-a artikolo.

La tiama rekordo estis atingita pro instigo de la kampanjo Vikipedio 300 000, subtenita interalie de UEA. Efektive tamen la statistiko ne montras videblan rapidiĝon de la kresko dum la kampanjo – aŭ malrapidiĝon post ĝia fino.

Pasis iom pli ol du kaj duona jaroj, kaj nun Vikipedio ĵus atingis la sekvan ŝtupon: 350 000 artikolojn. Tio signifas, ke Vikipedio en Esperanto havas preskaŭ precize same multe da artikoloj kiel en la hebrea – lingvo, kiu havas proksimume 7 milionojn da fluaj parolantoj.

Chuck Smith

La danlingva Vikipedio havas malpli ol 300 000 artikolojn, kvankam la danan parolas proksimume 6 milionoj da homoj. Aliflanke la eŭska lingvo, kiu havas proksimume 750 000 denaskajn parolantojn, havas pli grandan Vikipedion, kun preskaŭ 430 000 artikoloj.

Sekve la kvanto de artikoloj en Vikipedio evidente ne estas indiko pri tio, kiom da parolantoj la koncerna lingvo havas. Tamen jam la fakto, ke la Esperanta Vikipedio kompareblas kun nacilingvaj versioj estas rimarkinda, diras Chuck Smith, la ĉefa iniciatinto:

– Kiam ni fondis la Vikipedion en Esperanto, estis nur revo, ke ĝi iam povus atingi tiom da artikoloj kiel en nacilingva enciklopedio. Mi ege fieras pri tiu atingo de nia komunumo por kunhavigi scion de tiom da diversaj temoj kaj proponi tion al la tuta mondo.

Dum la kvanto de artikoloj daŭre kreskas, ne estas evidente, ke tio samgrade validas pri la kvalito de la artikoloj. Pri tio jam en 2005 plendis Bertilo Wennergren:

Bertilo Wennergren.

– Laŭ mia impreso de la stato de la Esperanta Vikipedio, necesas ege ege malpli zorgi pri la kvanto de materialo, kaj treege multe pli ekzorgi pri la kvalito, precipe pri la lingva kvalito. Ĝi estas nun harstarige malalta.

Li tiam anoncis, ke li mem jam ĉesis okupiĝi pri korektado de malbonaj lingvaĵo kaj enhavo:

– Estis kvazaŭ sola purigadi plankon, dum samtempe dudek aliaj vigle kaj entuziasme ŝprucigadas sur tiun saman plankon torentojn da fekaĵoj…

En 2019 li eĉ deklaris la “finan pereon” de la Esperanta Vikipedio kiel serioza projekto, leginte la artikolon pri Atlantido, kiu tiam estis elektita kiel “artikolo de la semajno”.

Laŭ li la artikolo provis per ĉiuj rimedoj konvinki la legantojn, ke la fabeloj pri Atlantido rakontas pri veraj okazaĵoj kaj pri reala kontinento.

“Tio, ke iu verkas tian trokredeman artikolon, ne surprizas, sed normale la Vikipedia sistemo devas rapide ĝustigi kaj seriozigi tiajn mispaŝojn. Tamen, en tiu ĉi okazo, la kunlaborantoj de la Esperanta Vikipedio anstataŭe elektis la mispaŝon kiel Artikolon de la semajno”, li miris en sia blogo.

Efektive la baza ideo de Vikipedio estas, ke la kvalito de la artikoloj laŭŝtupe pliboniĝu, kiam ĉiam novaj uzantoj legas kaj prilaboras la tekstojn, kompletigante ilin per siaj scioj. Tiel klarigis Michal Matúšov en intervjuo de Libera Folio en 2021:

Michal Matúšov
Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0

– Rilate al plibonigado de la jama enhavo mi povas diri: tio ja okazas, kvankam eble ne tiom rapide, kiom iuj volas. En Vikipedio ni havas diraĵon “Ĉu vi demandas, kial plu estas tiu aŭ tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis!” Kiel mi skribis, Vikipedio estas malfermita, kaj se vi opinias, ke al iu artikolo io mankas, vi ŝajne estas la plej taŭga persono por tion aldoni!

Kompare kun multaj nacilingvaj Vikipedioj, la problemo de la Esperanta Vikipedio tamen estas, ke relative malmultaj homoj efektive legas la artikolojn, kaj eĉ malpli multaj havas la necesajn sciojn kaj energion por korekti fuŝojn kiujn ili eventuale trovas.

Tial unuopaj personoj kun fortaj opinioj povas neproporcie multe influi la enhavon de la Esperanta Vikipedio. Unu ekzemplo estas la subita ondo de esperantigitaj nomoj, kiuj aperis en Vikipedio antaŭ deko da jaroj.

Tiaj grandskalaj devioj de la konsentita normo kutime iom post iom estas reguligataj, sed en apartaj artikoloj, kiuj ne ricevas multajn vizitojn, dum longa tempo povas resti nefidindaj aŭ unuflankaj informoj. Tipa ekzemplo estas la nun bedaŭrinde aktuala artikolo pri la rusia opoziciulo Aleksej Navalnij, ĵus mortinta en malliberejo. La artikolo perfekte papagas Putinan propagandon.

Ĝenerale validas, ke artikoloj en ajnalingva Vikipedio en si mem ne estas plene fidindaj fontoj, ĉar kiu ajn povas ŝanĝi ilin laŭplaĉe en ajna momento. Tamen en grandlingvaj Vikipedioj gravaj eraroj plej ofte estas rapide korektataj. Evidente ne estas tiel en la Esperanta Vikipedio.

Aliflanke, la Esperanta Vikipedio havas kroman utilon, eble malpli validan ĉe aliaj lingvoj: ĝi servas kiel kompletigilo de niaj vortaroj, specife pri fakaj kampoj kies esprimoj tendencas manki en PIV, ReVo au aliloke. Kompreneble, ankaŭ kiel vortaron oni uzu Vikipedion kun la necesa singardo.

350 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio
Rolar para o topo