La komitato de UEA konsentis denove prokrasti decidon pri la nova retejo kaj la administra sistemo Akso. La projekto de reteja renovigo daŭras ekde 2013. Dum sabata kunsido estis konsentite, ke la komitato estos informita pri progresoj en januaro 2024.
Ĝis la fino de aŭgusto UEA en iu aŭ alia maniero venu al konkludo pri la reteja renovigo kaj decidu pri nova administra sistemo. Tion decidis la komitato en Torino, sed tio ne okazis. La tempoplano montriĝis nerealisma, laŭ vicprezidanto Francisco Maia.
Dimanĉe la 10-an de septembro por trakti la temon tamen kunvenis reprezentantoj de TEJO, UEA kaj eksteraj observantoj, kiujn petis inkluzivigi la komitato de UEA.
Du semajnojn poste, en sabato la 23-a de septembro, okazis “neformala” kunsido de la komitato, kie devis esti preparitaj finaj konkludoj pri la projekto: ĉu oni akceptu la novan administran sistemon AKSO, preparitan de TEJO laŭ mendo de UEA, aŭ ĉu UEA serĉu tute novan solvon por la modernigo de la administrado de la retejo.
La estraro tamen daŭre ne povis prezenti la finan raporton, kiun la komisiono pri financo urĝe postulis en siaj konkludoj, prezentitaj dum la UK en Torino en aŭgusto. Anstataŭe la komitato ricevis nur ĝeneralajn klarigojn pri la stato de la proponata sistemo, samkiel dum la UK.
Dum la kunveno estis levita la demando, ĉu entute havas sencon, ke bonfara organizaĵo kun nur kelkmil membroj kreu tute novan, propran programon por retejo kaj administrado, anstataŭ elturniĝi per ekzistantaj programoj.
La demando verŝajne estis starigita dek jarojn tro malfrue, ĉar la laboro jam estas farita, sed laŭ la estraro tamen ekzistis validaj kialoj por mem entrepreni la projekton. Interalie oni volis, ke la videbla parto de la programo estu komplete en Esperanto. Krome oni havis la okazon profiti de “helpemaj programistoj” ĉe TEJO.
Vicprezidanto Fernando Maia raportis pri la kvarhora kunsido okazinta la 10-an de septembro, kaj konkludis, ke dum la venontaj semajnoj necesos pliaj konsultiĝoj. Prezidanto Duncan Charters diris, ke la dokumentoj pri la programo, kiujn ricevis UEA, estas bonaj kaj verŝajne ebligos ke aliaj programistoj transprenu ĝian pluan evoluigon.
Laŭ la plano de la estraro, la sistemo nun estu analizita de tri kompetentaj fakuloj, kiuj ĝis novembro raportu al UEA siajn konkludojn. Nur post tio oni decidu, ĉu UEA akceptu la proponatan sistemon – aŭ tute rezignu pri la afero, kiu ĝis nun kostis almenaŭ 100 000 eŭrojn.
Oni eksciis, ke al la komitato la demando pri la sorto de AKSO laŭplane revenos nur en januaro 2024. Tiel oni efektive ignoras la pli fruan formalan decidon de la komitato, faritan en Torino.
Por valide ŝanĝi tiun decidon necesus reta voĉdono, ĉar neformala kunsido ne povas ŝanĝi oficialan decidon de la komitato, des pli ke mankis kvorumo dum la sabata kunveno.
Dum la kunveno estis preterpase levita ankaŭ la demando pri la estonteco de la libroservo de UEA, kiu daŭre malklaras. Laŭ la estraro daŭras esploroj pri la afero, kiun laŭdire komplikas iuj eŭropaj reguloj pri transsendo de varoj.
Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis interkonsenti pri la konkretaj kondiĉoj.
La komitato dum sia sabata kunveno diskutis ankaŭ pri la kongresaj planoj por la proksima tempo. Interalie temis pri tio, ĉu oni iel povas finance helpi partoprenadon de afrikanoj en la venontjara UK en Tanzanio, por ke ĉeestu almenaŭ iu esperantisto el ĉiu afrika lando, kiu havas Esperanto-movandon.
Estis prezentita ankaŭ mallonga raporto pri kontaktoj okazintaj kaj okazontaj kun la firmao Kosmo rilate al la utiligado de la administra subvencio de EU.