La komitato de UEA dum la lastaj jaroj iĝis ĉiam pli pasiva. La diskutoj estas letargiaj kaj preskaŭ ĉiuj proponoj de la estraro estas aŭtomate akceptataj. UEA nun spertas krizon de identeco, skribas komitatano Hans Becklin en vidpunkta artikolo. ”Per tia drivado oni malfacile aligas novajn membrojn”, li argumentas.
Lastatempe en Libera Folio aperis artikolo pri manko de aktiveco en la Komitato de UEA. Mi opinias, ke tion ĉi kaŭzas du malsamaj tendencoj en la asocio — koncentrismo kaj drivado. Ambaŭ tendencoj igas la asocion malfacile stimulebla.
Ne estu surprizo, ke UEA en 2023 spertas krizon de identeco. Ĝi projektis por si galopantan agadon en la reto, sen la brido de granda stabo, fizika oficejo, kaj kun administraj elspezoj superantaj la enspezojn. Tiun estontecon prezentis antaŭa estraro antaŭ 2017, ne sen iom da kontraŭstarado fare de la Komitato. Grandparte, tamen, la kritikoj estingiĝis fronte al la sentata minaco de daŭrigo laŭ la samaj kondiĉoj.
Tiel estiĝis, ke jaron post jaro, la Komitato ricevas de la estraro planojn por renovigo kaj, pripensinte ilin, akceptas la novan kurson. Oni akceptis la redukton de la stabo, la fordonacon de la Biblioteko, la eksterigadon de la Kongresa Fako, kaj la forvendon de la ĉefa sidejo. Ne estas klare al tiu ĉi komitatano, kion oni devos malmunti plu antaŭ ol instali la novaĵojn, sed ŝajne pliaj paŝoj necesos, laŭ la raportoj de la estraro.
Rimarku la direkton. La estraro (kunlabore kun la Ĝenerala Direktoro kaj la Komisiono pri Financoj) proponas ion, kaj la komitato diskutas ĝin antaŭ ol voĉdonigi la proponon. Eĉ se tiu ĉi tendenco delonge ekzistas en UEA, ĝi ne estas nepre antaŭvidata en ĝia statuto. “Al la Komitato apartenas ĉiuj kompetentecoj en la Asocio, kiuj ne estas rezervitaj, laŭ la leĝoj aŭ la Statuto, al aliaj instancoj.”
La laboron faru la estraro laŭ la ĝenerala agado difinita de la Komitato. La afero ja funkcias tiel en la nuno – sed kun la antaŭa paŝo, ke malmultaj proponoj pri la estonteco venas al la Komitato sen la antaŭa aprobo de la estraro. Reage al tiuj estraraj proponoj, konkurantaj rezolucioj aperas, sed ilin markas konservemo, neado al novo favore al nuno.
Mi demandas min, ĉu la estraro de UEA tro kondukas la asocion, inkluzive ĝian Komitaton. Ĉu ni tro multe koncentris la povon de la organizaĵo en unu organon el troŝarĝitaj volontuloj? Kio okazas, kiam tiu koncentrita povo ĉesas povi?
Pensinstiga ekzemplo estas la reteja projekto, kerna parto de la estonteco antaŭvidita de pli ol jardeko. Ĝi progresas, sed limake – nekontentige. Mi ne dubas, ke parto de la malrapida progresado fontas el malbona komunikado inter la estraroj de UEA kaj TEJO, kio estas bedaŭrinda. Sed samtempe mi scias, ke parte ĝia prokrastado fontas el jardekoj da subinvestado en la sistemojn de la asocio, kiujn unuecigi estas necese antaŭ ol povi ion ajn aŭtomatigi. Aŭtomatigado estas esenca por provizi la membrojn per la samaj servoj ĝuitaj dum jardekoj sen stabo same granda, sed atingi ĝin estas turmente malfacile.
Kelkaj povuloj en UEA ŝajne ne volas la retejon plu (ne disponigi por io rimedojn estas klasika maniero ĝin fini silente; la Jarlibro ripozu en paco), kvankam la Komitato en malofta kontraŭstaro subtenas daŭran investadon en ĝin – ne nur por ne perdi jarojn da laboro kaj milojn da eŭroj, sed ankaŭ por ne perdi la retejan strategion fiksitan antaŭ dek jaroj en Rejkjaviko.
La Komitato petis ĝisdatigon – kaj eventuale eĉ montron de la sistemoj – en sia lasta kunveno. Responde al tio, mi kredas, ke la Estraro ne “informadas la komitatanojn de tempo al tempo pri la evoluo de la laboro”, almenaŭ ne same multe, kiel mi ŝatus. Tio ne devus esti mortiga bato, sed la nuna Komitato scias nur reagi kaj respondi. UEA eble tro koncentris sian povon en la estraron – kaj nun, dresite tiel, la Komitato ne scias kiel gvidi la asocion eĉ altnivele, kiel ĝi devas.
Ne miskomprenu min – koncentrismo povas esti bona fenomeno. Fakte, UEA tra sia historio ofte estis malrapidigita de mankanta ekzekutivo – aparte en la epoko de poŝta komunikado, kiam eĉ la estraranoj devis plurajn monatojn korespondi kaj plani antaŭ ol fari ion ajn. La Centra Oficejo tiam rolis esence por vivantigi la asocion – por pansi la mankon de altnivela strategio per kompetenta taktiko en la plenumado de servoj kaj propagandado.
Sed UEA ne plu havas tian Centran Oficejon, kian ĝi havis de post la dua mondmilito ĝis la komenco de la nuna jarmilo. Grandiozaj kaj multekostaj lobiadoj ne plu estas por rekonigi Esperanton internacie (kaj por kunigi en unu asocion plej diversajn homojn ĉirkaŭ unu celo). UEA-kontoj, kvankam foje movade utilaj, ne estas same nemalhaveblaj en epoko de bitbankoj ĝirantaj kontraŭ kurtaĝo minimuma monon de Roterdamo al Rio-de-Ĵanejro kaj reen. Delegitojn oni malofte konsultas aŭ eĉ pripensas konsulti, ne nur pro sociaj ŝanĝoj sed ankaŭ pro la malaperinta jarlibro.
Restas en la kripto kelkaj malmumioj. La revuo Esperanto aperas akurate kaj tutkolore, sed foje enhavas nur unu aŭ du aferojn antaŭe ne diskonigitajn alimaniere (ne eblus solvi tiun ĉi problemon sen grandaj klopodoj ne publikigi asociajn novaĵojn ĝis post la apero de la revuo, kio estus troa kompliko kaj prioritatigo de la malĝusta informilo).
Libroservo daŭre estas por multaj necesa –kvankam la bezono legi hejme por ekzerciĝi Esperante ne plu encentras, kiam homoj je ĉiu horo babilas Esperante en diversaj Telegramgrupoj kaj Zoom-ĉambroj. Simile, Universalaj Kongresoj fariĝas por multaj eĉ pli granda lukso, ĉar ili ne plu monopolas fronte al vere internaciaj eventoj en la reto.
Mi nomas tiun ĉi fenomenon drivado. UEA ne prioritatigas aferojn, sed ŝajne pretas plu konservi kaj eĉ modernigi aferojn, kiuj pli-malpli funkcias. Mi konsentas, ke tiel oni povas kontentigi la jamajn membrojn, kiuj jam sidas sur la floso. Eble ili eĉ pretas mone subteni la karan asocion per io aldona al la jarkotizo. Sed per tia drivado oni malfacile aligas novajn membrojn; el la bordo estas evidente, ke la fluo ĝin puŝas. Oni demandas: kial UEA ekzistas? Kien ĝi iras? Per kio ĝi provizas siajn membrojn?
Laŭ la nuna praktiko, la estraro devas respondi al tiuj ĉi demandoj kaj ellabori praktikan planon. Eĉ se la komitato volus helpi, en la praktiko ĝi ne kapablas tiel altnivele sen unue ekzerciĝi pri aferoj signife malpli gravaj (en komisionoj kaj laborgrupoj, ekzemple). Ni akceptu la koncentritan povon kaj fidu la estraron; ĝi certe plej bone komprenas la dinamikon, eĉ se neperfekte, por proponi planon. Tiam la komitato ĝin ekzamenos kaj modifos laŭ sia kompetento.
Plaĉus al mi vidi maksimume tri prioritatojn, el kiuj unu nepre estu la pligrandigo de la membraro de la asocio. Por solvi tion, estos necese ĉesigi la drivadon. Eĉ se homoj volas vidi pli da ekstera agado por antaŭenigi Esperanton, malmultaj aliĝos nur por subteni tion – oni spertas la ekonomike konatan fenomenon parazitismo: lasi la aliajn pagi por io dezirata. Tion UEA bone konas – ĝia celpubliko estu unuavice jamaj Esperantistoj, kiuj certe nombre superas la membraron de la asocio.
Hans Becklin