Year: 2024

La 18a Internacia Meditado de Ŭonbulismo

De la 1a ĝis la 4a de oktobro 2024 en la korea urbo Iksano okazis la 18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas ekde la jaro 2006 sub la aŭspicio de la Internacia Fako de la Eklezia Administrejo de Ŭonbulismo. La religio estas fondita en 1916 de Sotesano […]

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2024

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago por Toleremo 2024. Toleremo estas nek indulgo nek indiferenteco: ĝi implicas respekton, akcepton kaj estimon de la homa diverseco. Ĝi postulas (laŭ la vortoj de la iama Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-Moon) investon je homoj, kaj plenumon de ilia plena kapablo per edukado, inkluzivo […]

Claude Gacond forpasis

La 17an de novembro 2024 en maljunulejo en La Chaux-de-Fonds forpasis Claude-Henri Gacond (1931-2024) franclingva svisa instruisto, socia aktivulo kaj esperantisto (de 1952); elstara instruisto de Esperanto; Esperanto-parolisto ĉe Svisa Radio Internacia (1962-92); arkivisto en Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en la biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kiun li iniciatis en 1954; […]

Legu la demonstran version de la aŭtuna Ondo

La 19an de novembro 2024 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto. La 52-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava kaj rekorde ampleksa 162-paĝa 321a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita antaŭ sep semajnoj. […]

Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Monda Tago de Infanoj, la 20a de novembro 2024

Aŭskultu la estontecon, aŭskultu infanojn! Antaŭ 70 jaroj oni starigis la 20an de novembro kiel la Mondan Tagon de Infanoj, por antaŭenigi unuiĝon kaj konsciiĝon pri la graveco plibonigi infanan bonfarton kaj krei mondon kie infanoj povu plene kreski kaj disvolviĝi. Tamen ĝuste infanoj, la plej dependaj kaj malfortaj inter ni homoj, tro ofte suferas […]

BET-59: Konatiĝu kun Valdas Striužas

Ni daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). La sepa prezentato estas Valdas Striužas el Litovio. Legu lian mem prezenton. Mi devenas de la provinca distrikto Biržai […]

Azien, Indonezien. Aliĝu al la 81a IJK en Cisarua, Indonezio!

Ekde nun eblas aliĝi al la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kiu okazos de la 2a ĝis la 9a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio! Atendas vin la 81a IJK, la unua ekstereŭropa IJK post la kronvirusa pandemio kaj la unua en Azio post pli ol unu jardeko. Ĉi tiu kongreso okazos en Alfa […]

PMA Grupo Kunvenas en Salvadoro

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por […]

Rolar para o topo