Ŝajnas, ke plastaĵoj nutempe regas la mondon. La vorto “plastaĵo” uziĝas por ampleksa kvanto da materialoj, kiuj konsistas el polimeroj, plej ofte derivitaj el fosiliaj brulaĵoj. Ili estas molaj, flekseblaj, malpezaj, longdaŭraj kaj malmultekostaj — jen la kvalitoj, kiuj faciligis la disvastigadon de tiaj substancoj tra la tuta planedo. Oni trovas mikroplastaĵojn ĉie: en nia korpo, en la akvo, en la naturo, en nutraĵoj, eĉ en vivuloj en izolitaj lokoj, kiel la suda poluso. Tio fariĝis unu el la ĉefaj problemoj rilate la naturmedion, nuntempe. Demando, kiun oni ankoraŭ ne klare respondis estas tio, ĉu tiuj partikloj povas minaci la homan sanon kaj la naturon. Nanoplastaĵoj estas milone malpli grandaj ol mikroplastaĵoj, do eĉ pli minacaj, ĉar ili penetras organojn protektatajn per barieroj. Oni trovas ilin eĉ en la homa cerbo.
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Zorgemo pri la mikro- kaj nano-plastaĵoj en la medio kondukis sciencistojn al serĉado de altermativoj. Unu el tiuj estas la uzado de “bioplastaĵoj”, kiuj derivas de renovigeblaj fontoj, biologie degradigeblaj. La ideo estas bona, sed la problemo estas, ke dum la biodegradigado, ankaŭ bioplastaĵoj fragmentiĝas, kaj formas mikro- kaj nanoplastaĵojn. Ĉi tiuj povas interagi kun niaj homaj organoj kaj kaŭzi biologiajn reagojn.
Alia motivo por zorgemo estas la fakto, ke la minerala akvo en plastaj boteloj eble enhavas pli da plastaĵoj ol la akvo, kiu eliras el kranoj, post purigado.
Bona novaĵo estas, ke sciencistoj en la Universitato de San Paŭlo kreis teknologian manieron forigi tiujn mikro/nanoplastaĵojn el la akvo.
La nova tekniko uzas magnetizitajn nanopartiklojn ligitajn al “polidopamino“, polimero derivita de dopamino, unu el la substancoj, kiuj transdonas interneŭronajn mesaĝojn. Tiuj partikloj kapablas ligiĝi al la mikro/nanoplastaĵoj, kaj tiel ĉi tiuj povas esti forigitaj el la akvo per aplikado de magneta kampo. Polidopamino firme alkroĉiĝas al la plastaj partikloj en la akvo, kaj faras ilin kapteblaj per magneto. La nova tekniko utiligas ankaŭ enzimojn, kiuj dekomponas la plastaĵojn en bazajn erojn. Oni klopodas ankaŭ kolekti la plastajojn por reuzado, anstataŭ lasado en la naturmedion.
Bela estas la uzado de sciencaj rimedoj por protekti la naturmedion.
Forigi mikroplastaĵojn el la akvo