Afablaj homoj ŝajne havas apartan preferon por dolĉaĵoj. Tiu kunteksto montriĝas tra ĉiuj kulturoj kaj starigas – kompreneble – la demandon: Kio povus esti la kaŭzo por tio?
Sukero plifortigas la jam dolĉajn momentojn de la vivo. Festoj sen dolĉaĵoj estas kvazaŭ neimageblaj. Nuptofestoj, naskiĝfestoj, Pasko, Kristnasko kaj novaj ritualoj kiel Haloveno apenaŭ estas celebreblaj sen bombonoj, ĉokolado aŭ kuketoj. Kaj kio estus varmega somera tago sen la vizito en glaciaĵejo? Precize, nekompleta. Ankaŭ lingve sukera kovraĵo supermetiĝas al la bono, belo, vero. Infanoj, katetoj kaj ceteraj bebecaj vivuloj estas konsiderataj kiel “dolĉaj”, same kiel amataj partneroj, kaj kiu faras al iu komplimentojn ĝis doloriga limo, tiu ŝmiras al sia vidalvidulo mielon ĉirkaŭ la buŝon. Koncize: La bona vivo estas plena je dolĉo.
Kun tio kongruas universala homa prefero por tiu gusto: La tento estas ĉiam granda, la rezigno pri ĉokolado, glaciaĵo, kuko aŭ aliaj dolĉaĵoj malgraŭ plej bonaj intencoj estas apenaŭ daŭrigebla. Al amindaj homoj estas eĉ aparte malfacile lasi la fingrojn for de sukerecaj tentaĵoj.
Esploristoj en Berlino raportas almenaŭ pri kunteksto kiu estas interpretebla tiudirekte. Kiel ili skribas en faka ĵurnalo, homoj kun afabla personeco estimas dolĉaĵojn aparte alte. Malpli afablaj karakteroj montris almenaŭ iom pli malgrandan preferon por sukeraĵoj.
Ke tendence dolĉa trajto, por resti en la bildo, kongruas kun aparta ĝojo pri frandado, por tio esploristoj trovis indikojn jam dum la pasintaj jaroj. La partoprenintoj de tiu studo devenis preskaŭ senescepte el Usono kaj tial stariĝis la demando, ĉu temas pri transkultura fenomeno. Por sia aktuala studaĵo la germanaj psikologoj analizis nun specimenojn el Usono, Meksiko, Ĉinio kaj Germanio. Ĉie ili trovis la kuntekston inter afabla personeco kaj pli alta prefero por dolĉaĵoj. La efekto estas ja ĉie malgranda, sed pruvebla en ĉiuj specimenoj.
Kio nun povus esti la kaŭzo ke afablaj homoj aparte volonte ŝatas frandi? Tra la kulturoj “dolĉa” estas uzata kiel metaforo por bona kaj estiminda, argumentas la psikologoj. Kaj eble, ili argumentas plue, homoj emas aparte al spertoj kiuj kongruas kun ilia karaktero. Tio diras: Dolĉaj homoj laŭ tio ŝatas aparte forte dolĉaĵojn, ĉar tio kongruas kun ili. Tio sonas kiel tre fora konkludo – kaj tial la esploristoj akcentas, ke certe ekzistas multaj faktoroj, kiuj povus klarigi la observitan kuntekston, kaj ne nur unu faktoro.
Kaj tiam necesas mencii la negativajn sekvojn de tro da dolĉaĵoj. Graskorpeco, diabeto, malsanoj de koro kaj sangocirkulo – sukero konvertiĝis en la percepto jam delonge al manĝebla fiegaĵo. Tio havas multajn bonajn kaŭzojn. Sed kiu scias, jen eta herezia demando: Ĉu malafablaj homoj spegulbildece al la afablaj frandemuloj esprimas ĉi tie apartan malemon kontraŭ sukero, ĉar tio ja kongruas kun ilia karaktero? Estis ja nur demando …
Afablaj frandemuloj