La klimata krizo jam delonge estas alveninta, sed la intereso pri la klimatprotekto ŝajne lastatempe malkreskas. Neŭrosciencistino klarigas, kial tio estas tiel kaj kiel la homoj povas liberigi sin tamen el la “kolektiva sindetruo”.
Daŭre estas registrataj mondskale novaj temperaturaj rekordoj, la novaĵoj estas plenaj de inundoj, de sekeco kaj de aliaj ekstremaj veteraj eventoj, sed la intereso pri klimatprotekto ŝajne strange estas malkreskinta.
Kiel esencan punkton la neŭrosciencistino nomas “ke nia cerbo ne estas aparte bona en longvida pensado kaj planado”. Estas por ni “enorme malfacile kompreni kompleksajn kuntekstojn kiuj disvolviĝas tra longaj tempospacoj, aŭ zorgi por tio ke ni ŝanĝu nian konduton”.
Tio estas kaŭzita de tio ke la sekvoj de la klimataj ŝanĝoj ja estas konkretaj, sed la kunteksto kun nia propra vido estas tendence kompleksa kaj malrekta: “Nur ĉar mi ĉi tie kondutas tre intense rilate al karbondioksido, ne estas tiel ke rekte apud mi falas kvin arboj”, diras la profesorino pri daŭripova transformado ĉe la faka altlernejo en Münster, Germanio.
Sed kial ŝajnas malkreski la signifo de klimatprotekto en la publika debato anstataŭ plifortiĝi? Ŝi referencas tie al la aktuala “akumuliĝo de krizoj”, komencite de la kronvirusa pandemio, sekvite de la milito en Ukrainio kaj de pli ol unu jaro ankaŭ en mezoriento. Se laŭ ŝi efikas “tute akuta incito” kiel tio estas pandemio, “tiam la temo pri la klimato rapide estas puŝita en la fonon”, diras la sciencistino. El superviva vido tiu efekto estas laŭ ŝi “ankaŭ sencohava”, ĉar finfine la cerbo devas ja unue zorgi por la supervivado en la ĉi-loko kaj en la ĉi-tempo.
Krome ankaŭ en tiu kazo la en la homa naturo same profunde ankrita emo al certeco ludas centran rolon. “Se ni sentas krizojn unu post la alia, aŭ ankoraŭ pli forte, se laŭsente okazas 35 krizoj paralele, tiam la malcerteco pligrandiĝas. Tiam okazas tio kion ni povas observi mondskale, nome la direktiĝo de tre multaj homoj al ŝajne simplaj respondoj en politikaj aferoj.”
Ankaŭ rezistaj fortoj pligrandiĝas en tiaj epokoj de necerteco, diras la sciencistino. Pro ĉiuj tiuj kaŭzoj almenaŭ partoj de la politikaj kaj sociaj decidantoj elektis rilate al la traktado de la klimata krizo “ne nur unu malĝustan direktoŝanĝon, sed tutan aron da malĝustaj direktoŝanĝoj”.
Tiuj efektoj plifortiĝas per la lobia laboro de fosilie laborantaj entreprenoj, sed ankaŭ per la mekanismoj en la politika agado. Tie temas precipe pri tio “ke malĝustaj rekompencaj mekanismoj subtenas la mallongvidan pensadon kaj agadon. La disdonado de oficoj kaj de sukceso ofte ne kongruas kun la maksimumigo de la ĝenerala bonfarto.” Tiel tiam estas rakontataj eksplikoj “kiuj difinas sukceson kiel ion kio zorgas pri tio ke ni ĵus detruas nian vivobazon pli kaj pli rapide”.
Tamen la sciencistino restas optimisma rilate al la ŝancoj forlasi tiun “kolektivan sindetruon”. “Se mi ne estus konvinkita pri tio, tiam mi ne povus motiviĝi ellitiĝi matene”, ŝi diras. Centra punkto estas laŭ ŝi agi por tio ke pliboniĝu la situacio”. Tio signifas “ne scii ke ĉio bone finiĝos, sed esti konvinkita pri tio, ke tio kion oni faras, estas sencohava kaj ke tio povas kontribui ke la situacio pliboniĝos”.
La unua paŝo devas esti konsciiĝi pri la priskribitaj mekanismoj, kaj klariĝi ke certaj kondutomanieroj estas parto de nia biologio. Tiam necesos “radikale sincere paroli pri tio kaj nomi la defiojn. Ĉio tio povas esti tre liberiga”, ŝi diras.
En la sekva paŝo devos temi pri la demando “kiel ni nun volas trakti tion” – ankaŭ konsciante kiu kaj kiuj fortoj aktivas sur la alia flanko. Tiel eblos komune ŝanĝi sociajn kaj ankaŭ ekonomiajn strukturojn. Tiam oni faros ankaŭ “novajn leĝojn, ĉar homoj postulos tion” – ja temas tie “nur” pri homaj reguloj kaj strukturoj – ne kiel ĉe la klimata ŝanĝo pri neŝanĝeblaj naturaj leĝoj.
Cerboj ne bonas por longvida klimatprotekto