Telemedicino, ĉu bona aŭ nebona medicino?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La kara aŭskultanto bonvolu imagi du scenojn.

Sceno 1.
Petro estas malsana. Li iras al la konsultejo de sia konata kuracisto. Li klarigas siajn simptomojn kaj la doktoro faras

diversajn demandojn. Poste, ĉi tiu ekzamenas liajn okulojn kaj buŝon, palpas partojn de lia korpo kaj aŭskultas lian bruston.

Eventuale li petas laboratoriajn aŭ radiografiajn ekzamenojn. La doktoro preskribas medikamentojn kaj Petro revenas

hejmen kun komforta sento, ke li vojas al resaniĝo.
   
Sceno 2.
Jozefo estas malsana. Li iras al sia komputilo kaj kontaktas sian konatan kuraciston. Ili vidas sin reciproke sur la ekrano.

Jozefo klarigas siajn simptomojn kaj la doktoro faras diversajn demandojn. Eventuale ĉi tiu petas laboratoriajn aŭ

radiografiajn ekzamenojn, kiujn la paciento transdonos al li same per komputilo. La doktoro preskribas medikamentojn kaj

Jozefo estas kontenta, ke li ricevis kuracistan atenton sen la bezono translokiĝi kaj atendi en vico de aliaj pacientoj.
   
Ĉu la dua sceno montras bonan medicinon? Ĉu la tiel nomata “telemedicino” estas akceptebla? Ĉu indas, ke kuracisto

“akceptu” sian klienton sen persona ĉeesto, sen proksima rigardo kaj precipe ne tuŝante lian korpon?
   
Antaŭ ne longe, la konata medicinretejo medscape starigis precize ĉi tiun demandon: “Ĉu telemedicino estas bona aŭ

nebona “?
   
Tradicie, rekta kontakto inter la kuracisto kaj la paciento estas konsiderata nemalhavebla. Oni kutimas diri, ke la ĉeesto de

fidinda kuracisto en si mem estas la unua medikamento. Ĉu tio signifas, ke oni devus rifuzi telemedicinon?
   
Pensu bone.
   
Imagu, ke temas pri simpla malvarmumo, aŭ ke la paciento volas solvi dubon pri la dozo de medikamento.
   
Imagu, ke en fora vilaĝo ne troviĝas dermatologiisto, nur ĝenerala klinikisto. Se prezentiĝas kazo de neordinara

haŭtmalsano, ĉu ne estus utile, ke la ĝeneralisto konsiliĝas kun specialisto, sendas al li foton de la haŭta lezo kaj ricevas

helpon?
   
Imagu, ke kuracisto dubas pri la interpreto de kardiogramo. Ĉu ne estas tre oportune, ke li povas sendi foton de tiu

ekzameno al specialisto, kaj tuj ricevi akuratan interpreton? Sama situacio povas okazi, kiam temas pri komplika radiografio,

pri kiu necesas opinio de radiologiisto.
   
Konsideru krome , ke 80 procentoj el la konsultoj okazas pro relative simplaj kazoj. Krome, ke 90 procentoj el la diagnozoj

estas farataj per la tiel nomata “anamnezo”, tio estas, per la informoj, kiujn la pacientoj transdonas al la kuracisto voĉe.
   
La mondo ŝanĝiĝas kaj teknologio alvenis por helpi medicinon. Telemedicino povas faciligi la vivon de kuracistoj kaj

pacientoj kaj estas jam uzata sufiĉe vaste tra la mondo. Kaj oni povas diri, ke kuracistoj kaj pacientoj estas kontentaj pri ĝi.

La sola bezono estas, ke la kuracistoj estu sufiĉe prudentaj kaj sagacaj por percepti, ke certaj kazoj postulas lian personan

ĉeeston – kaj tion firme rekomendi al sia paciento. Fakte, foje  rekta kontakto estas ja nemalhavebla.

Telemedicino, ĉu bona aŭ nebona medicino?
Rolar para o topo