Peruo estas konsiderata la devenlando de la malsovaĝa terpomo. Tamen trovaĵoj en la sudo de Ĉilio montras, ke jam antaŭ proksimume 14.600 jaroj devas esti kreskintaj sovaĝaj terpomoj tie. Profesoro de la ĉilia universitato Los Lagos en Osorno ne dubas pri tio ke la unuaj breditaj terpomaj tuberoj devenas el Peruo, sed ke la hodiaŭ ekonomie signifaj specoj devenas genetike el Ĉilio.
En la peruaj Andoj la tagoj estas pro la proksimeco al la ekvatoro konstante mallongaj, la terpomoj kreskas tie tra la tuta jaro. Kiam en la 17-a jarcento la tuberoj estis portataj al Eŭropo, tiuj tuberoj povis disvolviĝi nur dum malfrua aŭtuno. Estis pro tio ne rentume kaj ne alloge kultivi la terpomojn el Peruo en Eŭropo. La peruaj terpomoj ne produktas tuberojn dum longaj tagoj, aŭ nur tre malabunde kaj malfrue. Aliflanke la terpomaj specoj el la sudo de Ĉilio formas normale grandajn tuberojn, ĉar la terpomo adaptiĝis al la longaj tagoj kun multaj sunaj horoj, diras la profesoro.
La triumfo de la terpomo en Eŭropo komenciĝis nur kun la importado de ĉiliaj specoj. Tiuj terpomoj alportis sufiĉe da rikoltebla kvanto. Hodiaŭ devenas ĉirkaŭ 90 procentoj de la mondskale produktataj terpomoj genetike el Ĉilio.
La solanaco estas kultivata en ĉirkaŭ 160 landoj. Laŭ la Monda Nutraĵa Organizo (FAO) la terpomoj, kun mondvasta jara produktado de 374 milionoj da tunoj, rangas en la tria loko de la plej ofte produktataj nutraj plantoj. Ĉe tio buntaj terpomaj specoj el la sudamerikaj landoj ludas nur malgrandan rolon. Plej disvastiĝintaj estas la blankaj aŭ flavecaj grandaj tuberoj, kiuj estis breditaj por alta produktivo.
Por la bredado estonte eble la koloro de la tuberoj estos interesa markaĵo. La buntaj tuberoj el Sudameriko enhavas pli grandajn kvantojn da tiel nomataj antocianoj. Tio estas duarangaj plantaj substancoj kiuj origine formiĝis por allogi insektojn kaj aliajn bestojn kaj por protekti la planton kontraŭ la damaĝa efiko de la uv-radioj. En la homa organismo tiuj substancoj povas disvolvi sanakcelan efikon, ekzemple tiel, ke ili malpliigas la bioĥemian streson en la ĉeloj kaj tiel preventas inflamojn. Do oni ne ĝenerale povas diri ke kiu manĝas bluajn aŭ violkolorajn terpomojn, tiu ne havas problemojn pri kancero kaj inflamoj. Sed en la tubero estas plia substanco kiu povus efiki sanakcele.
Do estas ĉiukaze sencohave bredi ankaŭ buntajn terpomojn. Kaj la koncernaj terpomoj devenas el Ĉilio.
Niaj terpomoj devenas el Ĉilio