Postakuŝa depresio – de viroj!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

Depresio post akuŝo estas konata malsano, kiu  okazas al preskaŭ unu kvarono el la patrinoj. Tuj post la nasko, ili eksentas profundan malĝojon, malviglecon, melankolion, malesperon, misdormadon kaj aliajn simptomojn. Ĝi povas en iuj kazoj atingi severajn gradojn de mensa malsano. Probable ekzistas pluraj kaŭzoj por tiu mensa malekvilibro, jen hormonaj, jen pure psikaj, jen sociaj. Ĉi tio estas sufiĉe konata afero en medicino.

Antaŭ nelonge, la medicina retejo medscape.com publikigis artikolon, kiu atentigas pri alia aspekto de tiu fenomeno: postakuŝa depresio povas trafi ankaŭ… virojn!
Kvankam oni iom neglektas ĝin, tamen la mondaj statistikoj indikas, ke proksimume 10 procentoj el la ĵus patriĝintaj viroj suferas de tiu malsano. 
La aŭtoro de la artikolo estas pakistanano Ishrat Husain, kaj ĉi tiu detalo ne estas hazarda. En lia lando, kie regas patriarka tradicio, genraj roloj estas striktaj, kaj mensaj problemoj de viroj suferas stimatecajn antaŭjuĝojn. De tio rezultas, ke depresio de novpatroj estas substudataj kaj subkonsiderataj. Tamen, tiu sciencisto laboras en Universitato de Toronto, en Kanado. Li asertis, ke ne nur patrinoj, sed ankaŭ patroj spertas signifoplenajn emociajn defiojn dum sia adaptiĝo al tiu nova situacio. Ankaŭ patroj bezonas apogon en tiu delikata momento. En Pakistano, statistikoj montras, ke pli ol 20 procentoj el tiuj postakuŝaj viroj eksuferas depresion — do pli ol duoble, kompare kun la monda mezuma kvanto. 
Li plenumis studon kun pli ol 300 viroj en tia situacio, kaj ĉiuj estis pli ol 18-jaraĝaj. Li dividis ilin en du grupojn. La unua grupo ricevis ordinaran, konvencian flegadon. La dua grupo ricevis flegadon similan al tiu, kiun patrinoj ricevis: trejnado por plenumi patrecajn taskojn, psikoterapion, kaj terapion kogno-kondutan. La flegado estis farita de san-laboristoj el la komunumo, dum kvar monatoj, komence unufoje en ĉiu semajno, poste dufoje en ĉiu semajno. Fine de la studo, montriĝis, ke 70 procentoj el la patroj suferintaj de postakuŝa depresio tute resaniĝis kaj montris pli bonajn rilatojn kun siaj infanoj kaj kunulinoj. Krome, infanoj de patroj, kiuj ricevis la menciitan flegadon montris pli bonajn nivelojn de soci-emociaj elvolviĝoj, kompare kun infanoj de patroj, kiuj ne ricevis tiun specifan flegadon.
La esploristo finis sian artikolon per la aserto, ke en Pakistano tiu programo ampleksiĝas por atingi milojn da pacientoj, kaj ke ankaŭ en aliaj landoj ĝi  povas esti utila kaj same efika. 
Postakuŝa depresio – de viroj!
Rolar para o topo