Du freŝaj libroj publikigitaj en Brazilo alportas kun si gravan mesaĝon al la tuta socio. Ili estas libroj, kiuj celas instrui al infanoj… ludadon! La unua havas la titolon “501 infanludoj, for de la televidaparato” (Eldonejo Girassol), de la aŭstralia instruistino Di Hodges, kiu laboris dum 20 jaroj kun infanoj. La aŭtorino instigas al ludoj per uzitaj hejmobjektoj, literoj, sonoj, ĉiutagaĵoj. La libro inkluzivas instrukciojn al gepatroj kaj ilustraĵojn. La dua titoliĝas “101 aferoj por fari antaŭ ol kreski” (sama eldonejo), de usona aŭtoro Laura Dower, kiu estas patrino, ekszorganto (profesia) de infanoj kaj eldonisto de infanlibroj. Temas pri tre amuzaj ludoj.
En ambaŭ verkoj, kaj kie ajn oni serĉas la opiniojn de pedagogoj kaj unuagradaj instruistoj, ĝenerale, konstanta insistado aperas: gepatroj devas partopreni aktive. Korpe aktiva ludado por infanoj signifas mensan kaj korpan sanon. Infanoj ne estas faritaj por daŭra kaj preskaŭ ekskluziva sidado antaŭ televidaparato, komputilo aŭ videoludilo. La afero estas serioza, kaj jam atingas la dimension de problemo de publika sano.
Superflue estas aserti, ke neniu prudenta homo pensus akuzi la modernajn distrilojn, aŭ komplete forigi ilin de la uzado fare de infanoj. La problemo estas de modereco. Estas pruvite, ke videoludoj kaj komputiloj stimulas la inteligenton kaj mensan aktivecon de infanoj. Oni simple rekomendas, ke oni ne forgesu la korpojn de la etuloj. Cetere, ankaŭ plenkreskuloj bezonas korpan aktivecon. Des pli infanoj.
Dum la lastaj jardekoj trograseco fariĝas vera epidemio, ankaŭ ĉe infanoj. Oni kalkulas, ke milionoj da infanoj havas troan kvanton da graso akumuliĝinta en siaj korpoj. Kaj tiu kvanto da dikuletoj kreskas ĉiujare. Tio certe damaĝos ilian sanon dum la plenkreska vivo.
Kompreneble, ankaŭ malbonaj manĝokutimoj forte influas tiun epidemion. Videblas tutmonda inklino al la tiel nomataj “rapidaj manĝoj”, kiuj enhavas tro da kalorioj, en la formo de grasoj kaj sukero. Kaj vegetaĵaj fibroj malabundas.
Infanoj devas kuri, naĝi, salti, piediri, danci, grimpi, bicikli. Tiajn “aerobikajn” korpekzercojn ili devas plenumi almenaŭ en tri tagoj, ĉiusemajne, dum po unu horo. Kiel komplementon, ili partoprenu grupajn ludojn, per kiuj ili praktiku kunvivadon kaj respekton al reguloj. Kaj ili ofte aŭskultu fabelojn per la voĉoj de siaj gepatroj, ne nur per la televidaparato.
Ĉio tio estas evidenta kaj devus okazi tute spontanee. Ĉu oni devus instigi fiŝojn al naĝado? Ĉu birdojn al flugado?