Pli ol 600 variajn – plejgrandparte nekonatajn – virusojn trovis esplorista teamo el Usono sur dentobrosoj kaj duŝokapoj. Tio ne estas kaŭzo por paniko pro tio: Plej multaj el tiuj virusoj estas ege utilaj por la homoj.
Kiu volas travivi lokon kie troviĝas plej variaj specioj, tiu ne bezonas vojaĝi ekzemple al tropikaj pluvarbaroj. Unu el la plej impresaj kuŝas ĉiutage rekte antaŭ nia nazo: la dentobroso. Esplorista teamo de mikrobiologoj de la nordokcidenta universitato en Usono malkovris tie pli ol 600 diversajn virusojn.
“La nombro kiun ni trovis, estas absolute freneza”, diras la studestrino en cirkulero pri la studaĵo kiu aperis en faka periodaĵo. “Ni trovis multajn virusojn, pri kiuj ni ankoraŭ scias nur tre malmulte, kaj multajn aliajn kiujn ni antaŭe neniam estis vidintaj.”
Por homoj tiuj mikroorganismoj ne prezentas danĝeron, trankviligas la mikrobiologino. Temas pri bakteriofagoj. Tiu virusa specio infektas bakteriojn por plimultiĝi en ili. Pro tiu eco fagoj de antaŭ nelonge ankaŭ gajnas pli kaj pli da atento ĉe la kuracado de antibiotiko-rezistivaj bakteriaj infektoj. La virusoj kiuj estis trovitaj nun en banejoj – ne nur sur dentobrosoj, sed ankaŭ en duŝokapoj, povus liveri gravan kontribuon por tiu esplorado, opinias la mikrobiologino.
Ŝi unuavice interesiĝas pri la bakterioj en banejoj kiujn ŝi prilumigis en pli frua studo. “Se oni pensas pri endomaj spacoj, tiam surfacoj kiel tabloj kaj muroj prezentas malfacilan vivejon por mikroboj. Ili preferas mediojn kun akvo”, ŝi klarigas. “Tio trafas ĉe duŝokapoj kaj sur dentobrosoj.”
La nuna laboraĵo pri la virusoj estas sekvo de tiu studo. La teamo estis mirigita de la nekredebla variopleno de la malkovritaj fagoj kaj pri iliaj specifaj vivokomunumoj: “Ni praktike ne trovis la samajn virusajn tipojn en duŝokapoj kaj dentobrosoj – ankaŭ ne en la unuopaj specimenoj. Ĉiu duŝokapo kaj ĉiu dentobroso estas kvazaŭ propra insuleto.”
Ĉe la prilumigoj la esploristoj trovis precipe mikobakteriofagojn. Celo de tiu virusa specio estas mikobakterioj kiuj kaŭzas malsanojn kiel lepron, tuberkulozon, sed ankaŭ kronikajn pulminfektojn. La mikrobiologino povas imagi “utiligi mikobakteriofagojn por forigi infektantojn el la rubakvaj sistemoj.” Por atingi tion, necesas tamen ankoraŭ iom da esplorlaboro. “Ni volas prilumigi ĉiujn eblajn funkciojn de tiuj virusoj kaj volas eltrovi kiel ni povas utiligi ilin.”
Tiuj centoj da mikroboj en la banejo tamen ne estas kaŭzo por ektimi. “Ili estas ĉie, sed plej multaj el ili ne kaŭzas malsanon”, ŝi diras. Malgraŭ tio ŝi rekomendas regule ŝanĝi dentobrosojn kaj purigi duŝokapojn per aceto aŭ sapo. Ŝi aliflanke malrekomendas desinfektilojn, ĉar tio povus kontribui al la disvolviĝo de ĝermoj kiuj estus rezistivaj kontraŭ antibiotikaĵoj. “Ni devus simple akcepti la mikrobojn”, ŝi diras.
Dentobrosoj gastigas varioplenon da virusoj