”Esperantistoj preferas konvinkadi aliajn” Por Libera FolioPostado em 8 de outubro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kredeble la plej ampleksa kaj plej oficiala universitatnivela instruado de Esperanto en la lastaj jardekoj, regule okazadis de 1998 ĝis 2024 sub la gvido de profesoro Ilona Koutny. Laŭ ŝi multaj esperantistoj preferas konvinkadi aliajn lerni Esperanton, sed opinias, ke ili mem ne bezonas plu lerni.