Esperantistoj kaj geopolitiko – kie ni staras?

En vidpunkta artikolo Javier Alcalde komparas la militojn en Ukrainio kaj Gazao. La artikolo interalie starigas la demandon, ĉu la esperantistoj aktive defendas Ukrainion sed ne palestinanojn ĉar ili estas plejparte eŭropanoj – kaj ĉar eŭropanoj estas plejparte rasistoj.

Esperantistoj, kiel homoj ĝenerale, zorgas pri geopolitiko kaj havas proprajn opiniojn, interalie pri la militoj en Gazao kaj Ukrainio. Ĉu estas ia rilato inter ili? Ĉu ekzistas ligo inter la opinio, kiun ni havas pri unu el ili kaj tiu, kiun ni havas pri la alia?

La influa portugala politik-sciencisto Bruno Maçães, kiu doktoriĝis ĉe Universitato de Harvard, proponis simplan skemon, kiu ebligas al ni orientiĝi en tiu komplekseco (lia originala artikolo en The Statesman legeblas ĉi tie): Unue estas homoj, kiuj en la kazo de Gazao sentas sin pli proksimaj al la palestinaj postuloj kaj en la kazo de Ukrainio al la ukrainaj. Due troviĝas tiuj homoj, kiuj subtenas Israelon kaj samtempe defendas Ukrainion. Estas tria grupo, kiu apogas Israelon sed ankaŭ Rusion. Kaj fine estas tiuj, kiuj subtenas Palestinon sed ne Ukrainion.

Kiel Maçães klarigas tiujn opiniojn kaj rilatojn?

La skemo de Bruno Maçães.

Maçães antaŭvidis ke la unua grupo plej multnombros, sed ŝajne la realo malsamas. Tiuj, kiuj defendas la rajton je suvereneco kiel principon, devus defendi ĝin en ĉiuj kuntekstoj, ĉu en Palestino ĉu en Ukrainio. Maçães nomas la homojn de ĉi grupo universalistoj.

Tamen, se ni atentigas al tio, kion ni legas en eŭropaj kaj usonaj ĵurnaloj, multe pli granda grupo estas la dua, kies membrojn Maçães nomas okcidentistoj; kontraŭe al la unuaj, tiuj ĉi decidas sian opinion surbaze de geopolitikaj aliancoj. Tiel, eble pro orientalisma perspektivo, ili konsideras ke la israelanoj apartenas al la okcidenta civilizacio (por uzi la terminon de Huntington), dum en la dua kazo estas la ukrainoj kiuj batalas kontraŭ Putin, evidenta malamiko de okcidentaj interesoj kaj valoroj.

Trie, Maçães parolas pri darvinistoj. Homoj en tiu ĉi grupo opinias ke geopolitiko ne estas tereno por leĝoj aŭ principoj: regas la leĝo de la plej forta. En la unua konflikto temas pri Israelo kaj en la dua pri Rusio. Fine, estas tiuj, kiuj konsideras, ke la okcidenta civilizacio historie rilatas al fenomenoj kiel koloniismo kaj tial oni devas kontraŭbatali ĝin.

Tiuj kontraŭokcidentistoj kritikas okcidentan rasismon, kiuj emfazas la murdon de ĉiu israela aŭ ukraina infano, sed en aliaj mondopartoj kiel Jemeno, Sirio aŭ Palestino la mortintaj infanoj estas simple kalkulitaj kiel nombro. Alivorte, ili demandas sin ĉu homa vivo valoras la samon en malsamaj kuntekstoj. Laŭ Maçães, multe da progresemuloj kaj maldekstruloj apartenas al tiu grupo, kiu asertas ke la hipokriteco de EU-landoj kiam temas pri gastigado de siriaj/ukrainaj rifuĝintoj pruvas ilin pravaj.

Maçães konsideras sin universalisto. Sed kio pri la esperantistoj? Kie ni estas en lia diagramo? Ĉu ankaŭ ni decidas niajn opiniojn laŭ niaj principoj?

Se rigardi, ekzemple, la dekojn da artikoloj aperintaj prie en Libera Folio, ŝajnas ke la plimulto de la esperantistoj neŝanceleble subtenas la ukrainan rezistadon al la rusa invado. Malpli klaras la kialo malantaŭ ĉi tiu subteno.

187 landoj en lastatempa voĉdono en UN kondamnis la embargon de Usono kontraŭ Kubo. Nur du landoj kontraŭis la kondamnon: Usono kaj Israelo. Ukrainio sin detenis.

Kiam la milito eksplodis, mi memoras konversaciojn pri kial la esperantistoj defendas la ukrainojn. Kelkaj diris, ke temas pri principo kaj ke, en ajna simila situacio ili prenus ekvivalentan pozicion favore al la subprematoj; tio estas, ili asertis ke la plimulto de la esperantistoj estas universalistoj.

Male, aliaj diris, ke ĉar la esperantistoj estas plejparte eŭropaj kaj la eŭropanoj estas plejparte rasismaj, la kialo defendi la ukrainojn kuŝis en tio ke ili estis identigitaj kiel okcidentanoj, kaj do la plimulto de la esperantistoj estas fakte okcidentistoj.

Kiuj pravis? La skemo de Maçães ebligas al ni esplori ĉi tiun demandon konsiderante duan konflikton.

Pri Gazao, ĝis nun aperis du tekstoj en Libera Folio. Ambaŭ klarigas la pozicion de la israelaj esperantistoj rilate al la konflikto, ŝajne tre proksiman al tiu de ilia registaro. Dume UEA, kiu pri internaciaj rilatoj kutime akordiĝas kun la opinio de organizaĵoj pri homaj rajtoj (lingvaj rajtoj estas homaj rajtoj, ktp.) kaj kun UN (multaj el kies funkciuloj vidis lastatempe siajn vizojn rifuzitaj de Israelo) ĉi-kaze ŝajnas havi opinion eĉ malpli klaran ol en la kazo de Ukrainio.

Kompreneble, tiu de Maçães estas nur skemo, kaj tial, simpligo de kompleksaj aferoj. Pacifistoj (inter kiuj ni enmetu multajn esperantistojn) argumentus, ke ilia pozicio pri milito ne estas defendi unu flankon, sed ĉefe (klopodi) malhelpi ĝian komencon kaj poste (klopodi) ĉesigi ĝin.

Ĉiukaze, el geopolitika perspektivo ne estas dubo, ke la du konfliktoj rilatas. Vidu la lastatempan voĉdonon en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri la fino de la embargo kontraŭ Kubo, kiu havis nur 3 nefavorajn voĉojn: Usono, Israelo kaj Ukrainio.
Kaj vi, kara esperantisto, en kiu kvadranto de la diagramo vi estas?

Javier Alcalde

Esperantistoj kaj geopolitiko – kie ni staras?
Rolar para o topo