UEA rekorde malfruas pri sia buĝeto Por Libera FolioPostado em 21 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Sabate la 18-an de novembro devis okazi kunsido de la supera decidorgano de UEA, la komitato, por aprobi la buĝeton de la asocio por la venonta jaro. En pli ordaj tempoj la buĝeto estis akceptata dum la Universala Kongreso. Nun mankas eĉ propono pri buĝeto, kaj la grava kunsido estis senklarige nuligita kun kelktaga antaŭaverto.