La estonteco de la biblioteka kolekto de UEA nun ŝajne estas sekurigita. La restanta parto de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler estos transdonita al la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio.
UEA kaj la Pola Nacia Biblioteko atingis principan interkonsenton pri la transdono de ĉiuj restantaj materialoj de Biblioteko Hector Hodler. Laŭ la kontrakto ĉiujn kostojn de pakado kaj transporto pagos la Pola Nacia Biblioteko.
Gravan rolon en la sekurigo de la transdono havis la antaŭa prezidanto de UEA, Mark Fettes, kiu partoprenis la intertraktadojn kiel direktoro de CED. Li afable konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.
Libera Folio: Kiuj estas la bazaj kondiĉoj de la transdono? Ĉu ili iel diferencas de la kondiĉoj, laŭ kiu parto de la bibliotekaj havaĵoj estis transdonitaj al la Aŭstria Nacia Biblioteko?
Mark Fettes: – La Pola Nacia Biblioteko havas sian propran ŝablonon por tiaj interkonsentoj, kiun ni adaptis kelkloke laŭ la modelo de la kontrakto kun Vieno. Unu el la plej gravaj punktoj por ni estas ke la kolekto konservos sian nomon kaj integrecon – ĝi restos “Biblioteko Hector Hodler” kaj estos tiamaniere trovebla kaj serĉebla per la biblioteka katalogo.
– Same kiel en Aŭstrio, temas pri plena transdono de ĉiuj materialoj, kun tia kondiĉo, ke se iam la Pola Nacia Biblioteko rezignos pri iu parto de la kolekto, UEA povos rehavigi ĝin aŭ transdonigi ĝin al tria partio. Sed kompreneble neniu antaŭvidas, ke tio reale okazos. En ĉiuj niaj intertraktoj montriĝis, ke la Biblioteko alte taksas la signifon kaj valoron de la kolekto kiel tuto, kaj intencas ĝin profesie konservi kaj alirebligi por la longa daŭro. Tiel estas dirite ankaŭ en la kontrakto.
Kiam kaj kiel la transdono povos okazi?
– La fizika transdono devas esti aranĝita kunlabore inter la Biblioteko kaj la Ĝenerala Direktoro – nome, la Biblioteko sendos homojn al Roterdamo por la pakado kaj etikedado de la materialoj. La intenco estas, ke tio okazu laŭeble baldaŭ, sed ni ankoraŭ ne havas definitivan daton. Ja temas pri granda laboro, ĉirkaŭ 160 laborhoroj laŭ la takso de Bernhard Tuider, kiu detale konatiĝis kun la kolekto en sia rolo por la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Kia estis via rolo en la traktado?
– Kiam mi konstatis, ke la aranĝo kun Vieno sekurigis nur ĉirkaŭ 5% de la kolekto, mi konkludis ke CED devus fari ĉion eblan por trovi adekvatan hejmon por la restantaj materialoj. Fakte tion jam sufiĉe emfaze argumentis Humphey Tonkin, kiu kiel antaŭa CED-direktoro daŭre konsilas al la nuna CED-estraro.
– Pritaksante la eblojn kun li, Bernhard Tuider kaj Pascal Dubourg-Glatigny – tri spertuloj, kiuj kombinas bonan konon de la Biblioteko Hodler kun kompreno pri la bezonoj de esplorbiblioteka prizorgo – ni identigis la Polan Nacian Bibliotekon kiel plej taŭgan solvon. En tio ni havis ankaŭ plenan subtenon de la UEA-estraro kaj la ĝenerala direktoro. Feliĉe tiu vojo montriĝis fruktodona.
Pascal Dubourg-Glatigny, kiu partoprenis la intertraktadon, kontentas pri la atingita solvo:
– La ”Hodler-kolekto” en Varsovio utile kompletigos la kreskantan panoramon de publikaj Esperanto-bibliotekoj. En Varsovio, la volumoj estos alireblaj de kiu ajn leganto senpage de lundo matene ĝis sabato vespere. La kolekto ankaŭ kreskos estonte per diversfontaj aldonoj kaj akiroj. Estos ciferecigitaj la dokumentoj kiuj respondas al la kriterioj de POLONA, la cifereca biblioteko de Pola Nacia Biblioteko, kiu ĝis hodiaŭ entenas nur centon da esperanto-referencoj.
– Okazos interagoj kun la cifereca kolekto de Katolika Universitato en Lublino (KUL), kiu jam disponigas ĉirkaŭ 6 000 erojn, ĉefe periodaĵojn. Kune kun Vieno, la konstruata kolekto en Princeton, kaj aliaj gravaj bibliotekoj kiuj aktuale pristudas la eblon starigi Esperanto-kolekton, aperas reto de modernaj kaj sekuraj bibliotekoj kiuj ne nur utilos al la konservado kaj la studo de la esperanta heredaĵo, sed ankaŭ decide kontribuos al la legitimado de la esperantisteco.
Pl pri la temo
- Kiu aĉetos la Centran Oficejon?
- La arkivo de UEA nun loĝas en Vieno
- La arkivo de UEA estos transdonita al Vieno
- ”Oni devas savi la Esperantan heredaĵon”