Esperanto-Asocio de Britio lastatempe iĝis granda eldonanto de altkvalitaj, ĉefe tradukitaj libroj en Esperanto. La asocio nun aĉetis la tradukrajtojn de du famaj, anglalingvaj libroj, kaj serĉas tradukantojn por ili per konkurso.
Ni petis Tim Owen de EAB rakonti pli pri la konkurso.
Libera Folio: Kiel funkcias la konkursoj?
Tim Owen: – Oni devas traduki partojn de unu el du libroj: ĉapitrojn 1 kaj 3 de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier, kaj/aŭ ĉapitron 1 de Matilda, kiun aŭtoris Roald Dahl. Ni faris tiel por Rebecca ĉar ĝia unua ĉapitro estas mallonga kaj en ĝi mankas dialogo; sama estas la dua. Estis utile, do, aldoni al la unua ankaŭ la trian.
– Kandidatiĝi – plej laste la 15-an de decembro – estas facile: tion oni faras plenigante formularon en nia retejo, tuj post kiam oni vidas konfirm-mesaĝon, kie troviĝas ankaŭ elŝuteblaj versioj de la tradukotaj tekstoj. Mi poste kontaktos la kandidatojn por prezenti min, kaj klarigi, ke la tradukoj devas atingi min plej laste la 31-an de januaro. Ilin mi poste plusendos al la ĵurio.
Mi ne estas unu el la juĝontoj, kaj tiel ne gravas, ke mi scios, kiu kiun tradukon verkis. La juĝontoj – trihoma ĵurio, el kiu du estas Akademianoj – estos plene senpartiecaj, ĉar mi forigos nomojn kaj similajn identigilojn. Simple estos tiel, ke gajnos la verkintoj de la plej bonaj tradukoj, ĉar la juĝontoj ne havos aliajn informojn, kiuj povus influi la decidon, kion ni esperas anonci en februaro. Se tamen la ĵurio troviĝos sub lavango da dokumentoj, la anoncon oni kompreneble devos, pro kialo tute festinda, prokrasti.
– Ĝis tiu stadio, la konkursoj estas kiel ĉiu alia: gajninton oni nomas kaj gratulas. Troviĝas ĉe la niaj tamen plia dimensio: ni jam aĉetis la traduk-rajtojn cele al eldonado, kaj kontraktos kun la gajnintoj por traduki la tutan libron. Se la gajnintoj sendos al ni ĝustatempe manuskripton sufiĉe bonan por publikigado, ili ricevos ne nur proprajn ekzemplerojn, sed 500 britajn pundojn (proksimume 575 eŭrojn) kiel dank-esprimon: por tradukistoj de Esperantaj libroj mi supozas tion eble nekonata fenomeno!
Ĉu vi aranĝas la konkursojn unuafoje?
– Jes, tio estas tute nova afero ĉe ni. Se ĝi estos sukcesa, ni verŝajne ĝin ripetos.
– Ni lanĉis la konkursojn oficiale en la 15-a de novembro. Post du tagoj jam kandidatiĝis 16 diversaj homoj, do la tujaj rezultoj estis jam kontentigaj. Post tiam, aldoniĝis aliaj nomoj, tamen ne tiel rapide, kiel en la postlanĉaj tagoj.
Kiel vi ekhavis la ideon?
– Ĝi kirliĝis en la cerbo de unu el niaj estraranoj, Simone Davis, kiam ŝi kaj mi diskutis planojn por la estonteco. EAB jam plenŝtopis la breĉon en la Esperanta merkato por infanlibroj, do ŝajnis sencohave bremseti tiun agadon kaj turni nian fokuson al alia breĉo, kiun ŝi – legemulo nove alveninta en Esperantujon – certe konis: la manko de bonkvalitaj modernaj libroj, kiajn oni trovas vendataj en flughavenoj, stacidomoj, ktp. Ni decidis, do, pri la venontaj paŝoj, sed konstatis problemon rilate la efektivigadon: kiuj tradukos? Kiel kapabli eldoni plurajn tiajn librojn en unu jaro?
– Traduki kaj poste eldoni libron postulas multe da tempo, kaj se ni sukcesus, ekzemple, eldoni kvin aŭ ses novajn librojn en ĉiu jaro, tio necesigus, ke en unu momento eble deko da tradukantoj prilaboru tekston. Tiun dekon tamen ni ne konas. Tiel naskiĝis la propono lanĉi konkurson, en kiu ni kontraktos kun la gajninto por eldoni la tutan libron, kaj eĉ proponi al la tradukinto iom da mono poste. La konkursoj kreos ligilon inter ni – kiuj serĉas homojn pretajn kaj kapablajn traduki – kaj homojn ĝuste tiajn.
– Tiu originala propono iom evoluis, kiam ni demandis nin: ”Kion ni faras por flegi novan generacion de tradukistoj? Kion ni povus fari por krei tion?” El tio naskiĝis la dua konkurso, kromnomita ”nova talento”. Tiukaze ni proponas tekston pli simplan kaj malpli longan, kaj la konkurso estas malferma al ĉiuj, krom homoj jam tradukintaj en Esperanton libron pli ol 12 000 vortojn longan. Kun la gajninto de la konkurso ni kontraktos, same kiel en la ĉefa konkurso, sed kun diferenco: tiu homo ricevos ankaŭ ses unu-horajn virtualajn trejnsesiojn kun spertaj tradukistoj, kiujn pagos EAB.
De kie venas la mono?
– El niaj enspezoj: ĉiuj kostoj por eldonado – granda prioritato por la nuna EAB – troviĝas en nia buĝeto. Tiaĵojn ni povas fari pro saĝa decido farita en senmona epoko.
– Antaŭ kvarona jarcento ni estis organizaĵo senespere deficita, kaj forte dependa de membro-kotizoj en epoko de konstanta, jardekojn longa ŝrumpado de la membro-nombroj. Laŭ perspektivo financa la estonteco tute ne ŝajnis brila. Ni tamen havis nemoveblaĵon: sidejon en Londono. Ĝin ni vendis, kaj konstruaĵon en alia parto de la lando luprenis. Pro saĝaj investo-decidoj (kaj, necesas aldoni, kelkaj malavaraj testamentaĵoj kaj donacoj intertempe) tiu sumo multobliĝis dum la jaroj, kaj fariĝis la ĉefa fonto de niaj ĉiujaraj enspezoj. Nian nunan agadon, do, financis la vendo de (cetere kaduka) nemoveblaĵo.
Kiel vi elektis la verkojn?
– Simone Davis konas literaturon multe pli bone ol mi, kaj iam listigis dudekon da diversspecaj libroj, kiujn traduki kaj eldoni ni povus konsideri. Unu ni jam eldonis: la libron de la jaro en Britujo en 2004, La kurioza incidento de la hundo en la nokto. En ŝia listo troviĝis kaj Rebecca kaj Matilda. Tiujn du mi taksis eble uzindaj por la konkurso, kaj pro tio, ke negoci la kontraktojn estis facile, jen la rezulto: la unuaj provitaj estis tiuj akceptitaj!
Ĉu vi supozas, ke gravas esti anglalingvano por bone traduki? Ĉar al aliaj lingvoj ja kutime tradukas denaskaj parolantoj de la cellingvo.
– Oni ja devas traduki el la angla, sed tio estas nenio nova: estas ĉiutagaĵo, ke profesiaj tradukistoj elangligas en sian denaskan lingvon. Pli gravaj estas la Esperanto-kapabloj. En la profesia mondo, ne lingvo-lerninto sed denaska parolanto tradukas en la cel-lingvon: niaj tradukistoj en Esperantujo devas strebi esti tiel bonaj en sia lingvo lernita. Granda defio, sed dum pli ol 130 jaroj pluraj el inter la esperantistaro aplombe plenumis la taskegon.