La milito en Ukrainio dividas ankaŭ la Esperanto-movadon. Pascal Dubourg Glatigny demandas sin, ĉu la esperantistoj havas ion propran por diri pri la konflikto, aŭ ĉu ili nur papagas propagandon de la diversaj flankoj. ”Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon de dialogo kaj toleremo”, li skribas en sia vidpunkta artikolo sojle de diskuto pri la temo en Poznano okaze de Artaj Konfrontoj en Esperanto (Arkones).
La rusa invado de Ukrainio trafis la esperantistojn ne preparitajn. Ne nur ilin. Multaj homoj ĝis la lasta horo kredis la asertojn de la rusaj oficialuloj. La 5-an de decembro Leonid Slutski deklaris ke eventuala invado estas fabelo. La 17-an de januaro Sergej Lavrov deklaris ke okcidentanoj misinformas pri Rusio preparanta invadon de Ukrainio kaj nesincere pludiskutis la kadukan Minsk-interkonsenton. Kaj tamen la invado okazis, brutale.
La afero fermentas jam de jarcentoj. Ĝi kristaliĝis kiam Pollando rekonkeris suvenerecon de okcidenta Ukrainio. Tiam estiĝis ne nur diversskalaj naciaj konfliktoj sed ankaŭ konflikto inter kapitalisma okcidento kaj komunista Sovetunio. Aldoniĝis poste la perfida promeso de hitlera Germanio liberigi eŭropajn popolojn. Laŭlonge de la jaroj la problemo neniam estis solvita.
Ankaŭ la lingva demando, kutima temo de esperantistoj, ludas sian rolon kaj estas abunde instrumentigata. Ĝi senpere transiras al naciismo, la simpla klarigo kiun oni liveras al la amasoj por ke ili akceptu oferdoni sian vivon en milito. Tial UEA estas la sola tutmonda organizaĵo, kiu en sia statuto klare ligas ”la solvon de la lingva problemo” kun la ”disvolvo de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj”. La politika neŭtraleco de UEA finiĝas kiam estiĝas lingva problemo kaj malestimo al aliaj popoloj.
Rusio pravigis sian invadon per defendo de malplimulto, pravigo kiu inkluzivas ankaŭ la lingvajn rajtojn. Sed la rusia registaro ne plu kaŝas sian pli vastan geo-politikan celon krei tutmondan kaoson (militon) por neniigi la usonan tutmondismon kaj restrukturi la mondon laŭ diversaj influblokoj (usona, rusa, eŭropa, ĉina, barata, brazila ktp…).
Iasence tiu elpaŝo kontraŭstaras la anglalingvan superregon, tamen anstataŭas unuflankan imperiismon per plurflanka imperiismo. La esperantista propono regresos, la malamo inter popoloj kreskos. Estas tute antaŭvideble, ke tiu funde ekonomia konfliko, sub preteksto de lingva kaj nacia subpremo, iam etendiĝos al aliaj mondpartoj. La kaoso estas tute antaŭvidebla, la rezulto de tiu hazarda manovro malpli.
Sed la celo de nia poznana kunveno ne estas diskuti la kialojn, realaĵojn kaj evoluojn de la milito. Ili estas abunde diskutitaj en la esperantaj rondoj ne nur ĉe Libera Folio kaj spegulas la tutan spektron de starpunktoj ĉie aŭdeblaj, ĉu subtene al la rusia invado ĉu al la ukrainia defendo. En okcidento ni ne nur aŭskultas la foje malsimilajn voĉojn de niaj registaroj sed povas ankaŭ libere aliri la retejojn de TASS, Komsomolskaja Pravda, Kommersant kaj aliajn rusajn retejojn. Ĉiu el ni estas bone informita pri la faktoj kaj fantazioj.
Vole nevole, la konflikto atingis la Esperanto-movadon. Ambaŭflanke ies voĉoj verve portas la oficialajn argumentarojn foje atingante neimageblan perforton. Esperanto estis jam plurfoje uzata por militpropagando: dum la unua mondmilito la franca kaj germana registaroj abunde presis esperantlingve, dum la dua same faris la ĉina kaj japana.
Ĉu tamen la esperantismo ne sekvas alian sendependan vojon? Kiam Esperanto estis uzata por ŝtata propagando, ĝi forvelkis: eĉ la longdaŭra kaj persistema El Popola Ĉinio ne plu aperas. Kiam Esperanto estis uzata por rezisti, ĝi prosperis malfermante la horizonton, inspiris forton interpopole kuniĝi kaj forpuŝis timon pri aliaj nacioj.
Nun stariĝas antaŭ ni respondeco kiun ni forgesis. Kiel ni esperantistoj orientiĝas en tiu danĝera kunteksto? Kiun starpunkton ni havas? Ĉu entute ni havas ian? Ĉu gravas al ni nur tio ke estu uzata nia lingvo, por iu ajn celo? Ĉu, kontraŭe, ni havas ion alian por diri pri la mondo?
Esperanto preskaŭ neniam estis (kaj estos) agnoskita de registaroj kaj interŝtataj organizoj ĝuste ĉar ĝi ligas popolojn preter la intenco de registaroj manipuli ilin por naciista amasbuĉado kaj kaperado de ekonomia intereso. Tial pli valoras la helposervo de UEA ol senfinaj diskutoj pri intencoj kaj agoj. Kiel dum la dua mondmilito, la servo agas silente, kontaktis centojn da esperantistoj, plu tenas la ligon kaj ĝis nun peris konkretan helpon al dekoj da ili.
Hodiaŭ la plejmulto de esperantistoj en Rusio estas mutigita de la nunaj eventoj kaj nur angore atendas la tagon kiam ili estos klasifikitaj kiel eksterlandaj agentoj. En la nuna situacio, tio venos tutcerte, kion ajn ili diras aŭ faras. Eĉ la plej blindaj subtenantoj de la kremla propagando ricevos la baton. Kiel la helposervo de UEA tiam agados? Kiel ni prepariĝas al tia periodo de eksterleĝeco?
Kiel ni plu helpos samgrade al suferantaj ukrainiaj kaj rusiaj samideanoj kie ajn ili troviĝas? Ni konceptu kiel ni postmilite rekonstruos la dialogon inter la du popoloj. Ni kolektu nian historian sperton kaj konsciu pri niaj mankoj. Ni rigardu al aliaj mondpartoj, kie simila konflikto estiĝis aŭ prepariĝas kun pezaj konsekvencoj al homaj rajtoj.
En multaj el tiuj landoj, esperantistoj havas aktivan komunumon. Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon al dialogo kaj toleremo.
Jes, eble, vivinte en nia protektata pure lingva sfero, ni iom preteratentis la naciisman evoluon de la mondo. Sed hodiaŭ urĝas nia tasko.
Pascal Dubourg Glatigny