luto
Luto
manto tênue do tear de uma tecelã
muito velha.
Couraça rija,
vago odor de chuva fina
silenciosa litania indecifrável.
Tomo-o nas mãos trêmulas
e o amasso, e fica-me na pele a
tinta vil
do pardo papel.
O luto não se amarfanha,
não se rasga,
não se queima.
O luto se sopra,
de mistura com um assobio
infantil.
Sai no hálito.
A cor do luto não cabe no negro,
mas no ocre.
Paira, nunca pousa.
Erra vago informe.
funebro
Funebro
leĝera mantelo el la teksilo de tre
maljuna teksistino.
Malmola kiraso
malpreciza odoro de pluveto
silenta litanio nedeĉifrebla.
Mi prenas ĝin per tremantaj manoj
kaj ĝin ĉifas, kaj restas sur mia haŭto
la aĉa inko
de aĉa papero.
Funebron oni ne ĉifas,
ne ŝiras,
ne bruligas.
Funebron oni blovas,
mikse kun infana fajfo.
Ĝi eliras kun la buŝodoro.
La koloro de funebro ne kongruas kun
nigro,
sed kun okro.
Ĝi ŝvebas, neniam ripozas.
Erarvagas senforma.