catarata
Velha, miúda e encanecida.
De uns anos para cá, também os olhos encaneceram, e uma
névoa pálida foi tomando conta das coisas. Tornou-se o mundo um grande véu
leitoso, onde só havia sons.
Já não podia andar, já não sabia procurar comida e água, não
via rostos, não via paisagens.
O jeito foi refugiar-se no passado, nas antigas imagens de
alegria e de pranto, de gozo e de decepção, de prazer e de dor. Esquecidos
desejos voltaram, impossíveis e fantasiosos; voltava à infância pobre, à ingênua,
modesta mocidade. Passado e presente se
mesclavam atrás da branca nuvem nos olhos.
Afinal, chegou o dia da graça. Quando voltou do hospital,
tinha o riso da felicidade desenhado na boca engelhada. Olhava o céu, as
paredes, a roupa no varal, os pombos no telhado, o rosto admirado das pessoas.
E dava gritinhos de alegria pura, a ensaiar passinhos de dança:
– Estou enxergando! Estou enxergando!
Ela voltara ao mundo. E todos, à volta, exultaram com ela.
Finalmente, tinha sido operada a catarata.
katarakto
Maljuna,
eta, blankhara.
De
kelkaj jaroj, ankaŭ la okuloj blankiĝis, kaj pala nebulo iom post iom kovris
ĉion. La mondo fariĝis ia granda lakteca vualo, kie ekzistas nur sonoj.
Ŝi
jam ne povis piediri, jam ne povis serĉi nutraĵon kaj akvon, ŝi ne vidis
vizaĝojn, ne vidis pejzaĝojn.
Restis
la ebleco eskapi en la pasintecon, en la antikvajn scenojn de ĝojo kaj ploro,
de ĝuo kaj elreviĝo, de plezuro kaj doloro. Forgesitaj deziroj revenis, neeblaj
kaj fantaziaj; revenis la malriĉa infana tempo, la naiva, modesta junaĝo.
Pasinteco kaj nuntempo miksiĝis malantaŭ la blanka nubo en la okuloj.
Fine,
alvenis la tago de graco. Kiam ŝi revenis el la hospitalo, ŝi havis ridon de
feliĉo desegnitan sur la sulkoplena buŝo. Ŝi rigardis la ĉielon, la murojn, la
vestojn sub la suno, la kolombojn sur la tegmento, la mirplenan mienon de homoj.
Kaj ŝi eligadis krietojn de pura gajo, provante danci per hezitaj paŝoj:
—
Mi vidas! Mi vidas!
Ŝi
revenis en la mondon. Kaj ĉiuj, ĉirkaŭ ŝi, ekĝojis kun ŝi.
Fine
ŝi estis operaciita de katarakto.