”La movado krizas kaj niaj arĥivejoj same” Por Libera FolioPostado em 14 de maio de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Rubèn Fernández Asensio verkis magistriĝan disertaĵon pri esperantistaj arkivoj. Laŭ li, la esperantistoj mem devus pli bone konscii pri la vera karaktero de la movado, por povi komprenigi ĝin al eksteruloj. Esperantistaj arkivoj transdonitaj al ekstermovadaj instancoj laŭ li montras ilin nur kiel ”ruinojn de mortantaj lingvo kaj movado”, interesajn nur al tre fakaj esploristoj.