Tri esperantismoj post la venko de la angla Por Libera FolioPostado em 21 de fevereiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, vidpunkto La angla lingvo jam atingis statuson, kiun esperantistoj sendube konsiderus ”fina venko” – se nur temus ne pri la angla, sed pri Esperanto. Krome rapide evoluas komputilaj tradukiloj. Kiaj motivoj do ekzistas por plu okupiĝi pri Esperanto, demandas sin Jouko Lindstedt – kaj trovas tri respondojn.