Ĵomart kaj Nataŝa kantas kune dum kvin jardekoj Por RedakcioPostado em 22 de novembro de 2022Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Ĵomart kaj Nataŝa estas supozeble la plej konata muzika duopo en Esperantujo. Sian unuan diskon ili publikigis jam en 1989 en la tiama Sovetio, en tri mil ekzempleroj, kiuj tuj disvendiĝis. Ĵus ili ricevis la plej grandan kulturan distingon en Esperantujo, la FAME-premion. Libera Folio kaptis la okazon intervjui ilin.